Santalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Santalo
La branĉoj de juna Santalum paniculatum en Havajo-Insulo
La branĉoj de juna Santalum paniculatum en Havajo-Insulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Santalaloj Santales
Familio: Santalacoj Santalaceae
Genro: Santalum
L.
Sinonimoj
  • Eucarya T.Mitch.
  • Fusanus L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La santalo [1] (Santalum) estas genro de lignecaj angiospermoj. La plej bone konata kaj komerce plej altvalora el tiuj estas la blanka santalo (Santalum album). La specioj konstituas arbojnarbedojn. La plejmultoj estas radiko-parazitoj kiuj fotosintezas sian propran manĝaĵon sed malplenigas la radikojn de aliaj specioj de akvo kaj neorganikaj nutraĵoj. Pluraj specioj, plej precipe S. album, produktas altgrade aroman lignon kiu estas uzita por odorosubstancoj, parfumoj kaj por herbokuracado. Oni ekstraktas ankaŭ koloraĵon kiu nomas santalino. Santalolo estas la ĉefa substanco de santaloesenco, miksaĵo el du izomeraj seskviterpenaj alkoholoj, C15H24O [2].

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉirkaŭ 25 specioj kiuj estas disvastigataj en la tutaj orientalisa, aŭstralazia kaj pacifika ekozonoj, ekde Hindujo tra Malesio ĝis Havajo kaj la Fernandezoj apud la marbordo de Sudameriko.

La blanka santalo estas trovata en la tropikaj sekaj foliarbaroj de Hindujo, la Malgrandaj Sundaj Insuloj de Indonezio, kaj Arnhemlando de ekstrem-norda Aŭstralio. Ĝi estas la nura specio trovata sur la azia kontinento, kaj eble estis enmetata en Hindujo ekde la Malgrandaj Sundaj Insuloj antaŭ jarcentoj.

La blanka santalo estis ekstermita en la plej multaj hindaj arbaroj, kaj nuntempe estas malofta en natura medio. Kvin specioj, inkluzive de S. album, estas indiĝenaj al Aŭstralio. La dolĉa santalo aŭ kvandongo (S. acuminatum), produktas brilan ruĝecan frukton uzata ĉiam pli en Aŭstralio por konfitaĵoj, gelatenaĵoj, ĉatnioj kaj en tortoj. Kvar specioj, estas endemiaj en Havajo. S. fernandezianum estas endemia en la Fernandezoj apud la marbordo de Ĉilio, kaj estis troekpluatitaj por sia aroma ligno; eble nuntempe ĝi estas formortinta.

La santaloj estas utiligataj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de kelkaj lepidopteraj specioj inkluzive de Endoclita malabaricus.

Nomenklaturo kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Sistemo Klasifiko Referenco
Carolus Linnaeus Klaso Octandria, ordo Monogynia Species plantarum (1753)

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj komencaj defioj al kultivado de Santalum, ne nur pro ĝia ĝermado kaj kreskadaj bezonoj, sed ankaŭ pro la longdaŭra kreskigada tempo por obteni konvene maturan arbon. Ĝermado de santalaj semoj ne estas tute komprenita. Semoj praktike ne povas esti konservitaj, kaj devas esti engrundigitaj tuj post la rikolto de la fruktanta arbo. Eĉ farante tion, la semoj eble ne ĝermas. Tial, kultivi arbidojn povas esti laborintensa. Krome, kvankam santalaj arboj memstare fotosintezas, la arboj estas duonparizitaj, kun radikoj kiuj elserĉas kaj malplenigas la radiksistemojn de ĉirkaŭaj arboj de akvo kaj nutraĵoj. Tiele ĉiu arbido estas kutime kultivata kune kun la plej proksimaj kvar ĝis kvin gastiganto-arboj. Pritondado de gastiganto-arboj ankaŭ necesas ĉar santalaj arboj postulas multe da sunlumo por kreskado.

Por produkti komerce altvaloran santalan lignon kun altaj niveloj de aromaj oleoj, la arboj devas atingi aĝon de almenaŭ 40 jaroj, sed aĝo de 80 jaroj aŭ supre estas preferinda. Tiele, tiuj kiuj komencas kultivadon de Santalum ne vivos sufiĉe longdaŭre por rikolti la rekompencojn de sia laboro. Tamen, eĉ plimalaltvalora santalo-ligno kiu estas tranĉita aŭ faligita ĉe aĝo de 30 jaroj daŭre alportas decan prezon pro la konsiderinda mendado por vera santalo. Preter tiuj komencaj malfacilaĵoj, kreskante santal-arboj ne estas malfacila ĉar ili iĝas pli rezistemaj kontraŭ mediaj stresoj, parazitoj kaj malsanoj kiam ili maturiĝas.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1007
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1007
  3. angle Santalum austrocaledonicum Vieill.. Germplasm Resources Information Network (2006-05-12). Alirita 2009-04-05.
  4. angle Little Jr., Elbert L.; Roger G. Skolmen (1989). "coast sandalwood", gazeto : (PDF)
  5. angle Santalum yasi Seem.. Germplasm Resources Information Network (1999-08-19). Alirita 2009-04-05.
  6. Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Merlin, Mark D.; Lex A.J. Thomson; Craig R. Elevitch (April 2006). "Santalum ellipticum, S. freycinetianum, S. haleakalae, and S. paniculatum (Hawaiian sandalwood)", gazeto : (PDF)

Thomson, Lex A. J. (April 2006). "Santalum austrocaledonicum and S. yasi (sandalwood)", gazeto : (PDF)