Santalaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santalaloj
Santalum haleakalae
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: santalaloj Santalales
R.Br. ex Bercht. & J.Presl [1]
santalo Santalum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Santalum album - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-128.jpg
Santalum album - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-128

La santalaloj (latine Santalales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 7 familiojn, ĉirkaŭ 180 genrojn kaj preskaŭ 2200 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas santalo[3].

Tiu plantoj havas sufiĉe kosmopolitan distribuon sed fortan koncentriĝon en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.

La plimulto de la santalaloj havas senŝelajn semojn, kio nekutimas inter la angiospermoj. Multaj membroj estas parazitaj plantoj, plejparte duon-parazitaj, kapablaj mem krei sukerojn per fotosintezo sed prenantaj akvon kaj mineralojn helpe de la tigoj aŭ radikoj de aliaj plantoj; iuj (ekz. Arceuthobium) estas devigaj parazitoj, kun malalta procentaĵo de klorofilo en siaj ŝosoj (kvino ĝis dekono de tio trovebla en la histoj de la gastiganta planto), kio devigas al ili preni la plimulton de siaj nutraĵoj el la histoj de la gastiganto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la sistemo de Cronquist (1981)[redakti | redakti fonton]

La sistemo de Cronquist (1981) difinis la membrecon de la santalaloj jene:

Laŭ la sistemo de APG[redakti | redakti fonton]

La sistemo APG II de 2003 (same kiel la sistemo APG de 1998) jene klasigas la ordon laŭ membreco:

La AP-retejo AP-Website indikas ke ankaŭ la familio Balanophoraceae devus esti en ĉi tiu ordo (post APG II). Ĝi ankaŭ indikas ke Olacaceae (en la senco de APG II) ne estas bona familio, kaj oni devus dissplitigi ĝin.

En la sistemo de APG, la familioj de viskacoj kaj Eremolepidaceae estas jam en la familio santalacoj. APG II konsideras la genrojn Dipentodon (Dipentodontaceae) kaj Medusandra (familio Medusandraceae) esti senlokaj (kiel ankaŭ la familio Balanophoraceae, nun verŝajne enfamiliiga denove; vidu supre). En la familio Medusandraceae estas du genroj: Soyauxia kaj Medusandra. Genetikaj esploroj nun lokigas la unuan en la familion Peridiscaceae de la ordo de saksifragaloj kaj la unuan en la ordo de malpigialoj proksime al Passifloraceae-Turneraceae-Malesherbiaceae. La ĉina monotipa genro Dipentodon estas proksima al Tapiscia, kaj oni proponias ke ĝi konsistigu novan ordon kun la nomo Huerteales kune kun Tapisciaceae kaj la genro Perrottetia (antaŭe lokita en la familio Celastraceae).

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (14 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]