Turfalko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Turfalko
Plenkreska virfalko
Plenkreska virfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. tinnunculus
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Binoma nomo
Falco tinnunculus
Linnaeus, 1758

La turfalko (Falco tinnunculus) estas la plej ofte renkontata el la falkoj en ĉiuj landoj kie ĝi vivas, tio estas Eŭropo, Azio, kaj Afriko, krom en dezertaj regionoj.

[redakti] Kutimoj

Oni ofte vidas turfalkon ĉasi ŝvebante per vibrantaj flugiloj. Ĝi observas sian predon, kaj subite malsuprenŝvebas rapide al ĝi. Kompreneble ĝiaj predoj estas terbestoj, malgrandaj dentoskrapuloj, lacertoj, kaj dikaj insektoj; foje eĉ povas ŝtelmanĝi kanariojn el interno de la kaĝo. Tre ofte videblas ili ripoze sur fostoj aŭ kabloj.

Turfalko facile adaptas sin al variaj medioj, eĉ al urba centro kiam la homoj lasas lin trankvila: la turfalkoj de Notre Dame en Parizo estas famaj.

Turfalkoj de Nordeŭropo kaj Centrazio migras respektive en Afrikon kaj Sudazion.

La demetaĵo de ovojn okazas finon de aprilo, la ino nutrata per ĝia virulo kovas la ovojn dum tri dek tagoj.

[redakti] Aspekto

Masklo dumfluge: ino estas pli striita subvoste

Griza kapo, bruna dorso kun nigraj makuloj diference de la Malgranda turfalko, helbruna subparto kun nigraj makuloj, griza vosto, brunaj flugiloj kun nigraj pintoj. Ĝi havas longecon de 32-39 cm kaj enverguron de 65-82 cm, tio estas iom pli granda ol la Malgranda turfalko; pezo estas ĉirkaŭ 185 ĉe maskloj kaj ĉirkaŭ 225 ĉe inoj. Ĉar ĝi manĝas ne nur insektojn, sed ankaŭ etajn verterbulojn, tiu specio disponas je pli disvolvigitajn krifojn ol la Malgranda turfalko. Subaj partoj estas blankecaj, sed dumfluge la Turfalko montras pli da nigraj punktoj ol la Malgranda turfalko kaj la flavbruna nuanco ne estas nur en korpo, sed ankaŭ en antaŭaflugilo; krome la vosto montras nigran preskaŭfinan strion sed ondoforman en Turfalko, dum iomete pinta ĉe la Malgranda turflako.