Andra-Pradeŝo

El Vikipedio
(Alidirektita el Andhra Pradesh)
Saltu al: navigado, serĉo
ఆంధ్ర ప్రదేశ్
Andra-Pradeŝo
Ŝtata aranĝo Federacia ŝtato de Barato
Ĉefurbo Hajderabado
Areo 275.068 km²
Loĝantaro 75,7 milionoj (en 2001)
Loĝdenso 275/km²
Analfabetismo 39%
Loka lingvo telugua lingvo, urdua lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de ŝtato Andra-Pradeŝo

Andra-Pradeŝo estas federacia ŝtato en la orientborda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fonidiĝis la 1-an de novembro 1956.

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalo nomatas la "rizbovlo de Barato". La ĉefurbo de Andhrapradeŝo estas Hajderabado.

Enhavo

[redakti] Geografio kaj klimato

Andra-Pradeŝo dividiĝas en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluas tra la gubernio.

Andra-Pradeŝo havas 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kunkune kun sia ĝemela urbo Secunderabad, estas la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estas la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la ŝtato, Vijayawada la tria plej granda urbo.

[redakti] Demografio

La telugua estas la oficiala lingvo de la ŝtato. 88,5% de la loĝantaroj parolas la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

[redakti] Festivaloj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  ficiala retejo de la registaro de Andra-Pradeŝo
Ekstera ligilo  oficiala retejo de la ŝtato Andra-Pradeŝo
Ekstera ligilo  retejo de la leĝdona asembleo de Andra-Pradeŝo
Ekstera ligilo  detala mapo en registara TTT-ejo de Barato


 
Barato (federaciaj ŝtatoj kaj uniaj teritorioj)
Flago de Barato
Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝarato | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝastano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo
Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadivoj | Nikobaroj | Pondiĉero
Teritorio de ĉefurbo: Delhio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj