Guntur
| Guntur | |
| urbo | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Andra-Pradeŝo |
| Situo | Guntur |
| - alteco | 30 m s. m. |
| - koordinatoj | 16°18′00″N 80°26′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 16.3 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">16.3°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 63 km² (6 300 ha) |
| Loĝantaro | 542 522 (2009) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 522 00x |
| Telefona antaŭkodo | 863 |
| Aŭtokodoj | AP-07, AP-08 |
Guntur (telugue: గుంటూరు, urdue:گنٹور) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Guntur etendiĝas sur ebenaĵo en meza kaj orienta parto de la lando. Hajderabado situas 266 km.
Historio[redakti]
Guntur kun la ĉirkaŭaĵo estas supozeble la plej frue konata regno en Sudhindio. La urbo estas hindua sankta ejo en la regiono, sed la regiono estas historie konata ankaŭ por la budhismo. Kun la apero de la eŭropanoj la grandurbo ekhavis nacian kaj internacian signifojn. Francoj alvenis en la 18-a jarcento, poste britoj venis en 1788. En 1890 la fervoja linio pretiĝis.
Ekonomio[redakti]
Guntur estas grava komerca centro en Hindio pri kotonoj, tabakoj kaj kapsikoj. En la industrio la plej grava estas farado de diversaj teksaĵoj. La ĉirkaŭaĵo estas tre fekunda.
Trafiko[redakti]
Guntur havas nek havenon, nek flughavenon, sed ĝi havas aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.
Klimato[redakti]
Guntur havas tropikan klimaton kun influo de musono, kiu komenciĝas en junio. La vintro daŭras de oktobro ĝis februaro. Jare pluvas po 989 mm.