Nizamabad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Nizamabad
Larĝa panoramo de Nizamabad
Nizamabad
urbo • city of India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 503001
Demografio
Loĝantaro 311 152  (2011) [+]
Loĝdenso 7 253 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 40′ N, 78° 6′ O (mapo)18.67199722222278.094Koordinatoj: 18° 40′ N, 78° 6′ O (mapo) [+]
Alto 395 m [+]
Areo 42,9 km² (4 290 ha) [+]
Nizamabad (Telangano)
Nizamabad (Telangano)
DEC
Nizamabad
Nizamabad
Situo de Nizamabad
Nizamabad (Barato)
Nizamabad (Barato)
DEC
Nizamabad
Nizamabad
Situo de Nizamabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nizamabad, Telangana [+]
vdr


Nizamabad (telugue నిజామాబాదు) aŭ Nizamurbo, ankaŭ urbo de Nizam estas urbego kaj municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Nizam estis reganto en la 18-a jarcento.

Malrekta vojo en Nizamabad

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nizamabad situas sur montetaro en alteco de 393 metrojn de la marnivelo. Nanded troviĝas 99, Udgir 110, Ramagundam 140, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 152, Varangal 159, Mumbajo 557, tutlanda ĉefurbo Delhio 1111, Kolkato 1152 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Nizamabad havis populacion de 311 152. La legopovo estas 78,52 %, pli alta, ol la ŝtata mezumo 74 %. En la 1960-aj jaroj Nizamabad atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Nizamabad pluraj dinastioj regadis, ekde 1724 ĝi estis parto de princlando Hajderabado kaj daŭre estis parto de regnoj de Nizam ĝis 1948. Intertempe Nizamabad akiris municipan statuson en 1931, kiu estis levita al speciala grado en 1987. Hindio akiris sendependecon en 1947 kaj la Hindaj Armitaj Fortoj aneksis plenan Hajderabadon, finiĝis historio de la princlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nizamabad estas signifa industria urbo, tamen multe da familianoj laboras en la Golfo-landoj. En la urbego oni produktas sukerojn, ankaŭ rizmuelejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj lingvoj en Nizamabad estas la telugua (57%) kaj la urdua (36%), ambaŭ oficialaj lingvoj. La urdua kaj la angla estas vaste uzata por komunikado.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Nizamabad vivas precipe hinduoj (60%), muslimoj (38%) kaj kristanoj (1%).

Edukado[redakti | redakti fonton]

La publika universitato situas 15 km de Nizamabad, krome kelkaj kolegioj, institutoj troviĝas en la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nizamabad situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1046 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 21-34 °C.

Aŭtobusa stacidomo de Nizamabad

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Nizamabad kuras 3 fervojaj linioj kaj 4 ĉefvojoj konstruita en 1891. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Nanded, la internacia en Hajderabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
  • fortikaĵo konstruita en la 10-a jarcento
  • arkeologia muzeo ekde 2001
  • pluraj parkoj en la proksimeco

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans