Diskuto:Andra-Pradeŝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korektenda[redakti fonton]

Saluton. La artikolo devos esti korektata, ĉar multaj informoj intertempe fariĝis malaktualaj. Mi ĵus korektis nur la informkeston, uzante la ŝablonon {{informkesto administra unuo2}} kaj datojn el la germana artikolo de:Andhra Pradesh. La 2-an de junio 2014(!) la ŝtato fariĝis pli malgranda kaj perdis pro tio 40% de sia areo kaj loĝantaro. Krome ĝi eĉ havas alian ĉefurbon. Do, el la iama nordokcidento fariĝis la nova ŝtato Telangano. Kiu povus aktualigi la artikolon? --Tlustulimu (diskuto) 21:13, 28 Jan. 2016 (UTC)

Prave. Mi jen nur sukcesas aranĝi rapidetan, surfacan adapton al la situacio de post 2014 - pli multan tempon mi nun ne havas: pli kompleta aktualigo estus bonvena ! ThomasPusch (diskuto) 18:33, 8 Mar. 2016 (UTC)