Amaravatio
Amaravatio | |||
---|---|---|---|
city of India • sidejo de registaro | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 520 xxx, 521 xxx, 522 xxx | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo)16.527580.4681Koordinatoj: 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 217,23 km² (21 723 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Amaravati (city) [+] | |||
Amaravatio estas planita urbego, ankaŭ administra centro de subŝtato Andra-Pradeŝo en suda-orienta Barato. La loknomo signifas: "la loko por eternuloj".
Geografio[redakti | redakti fonton]
Amaravatio etendiĝas laŭ riverbordo. Bellari troviĝas 63, Kurnul 87, Kadapa (urbo) 212, Nellore 319, distrikta ĉefurbo Guntur 350, Ĉenajo 424, Mumbajo 601, Kolkato 1399, ĉefurbo Delhio 1448 kilometrojn (aere) [1].
Demografio[redakti | redakti fonton]
En 2011 Amaravatio havis 103,000 da loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Areo de Amaravatio estis loĝata 2200 jarojn. Pro formado de nova subŝtato Andra-Pradeŝo ties ĉefurbo estis Amaravatio. La fundamenta ŝtono estis metita en 2015.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La konstruado okazis helpe de Singapuro.
Lingvo kaj religio[redakti | redakti fonton]
La loĝantoj de Amaravati estas ĉefe teluguoj. La telugua lingvo estas la oficiala lingvo en la urbego. Religie hinduoj formas tre grandan plimulton. Ekzistas ankaŭ islamanoj, kristanoj, kaj budhanoj.
Eduko[redakti | redakti fonton]
Jam okazas instruado en la ĵus konstruita universitato.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Amaravatio la averaĝa pluvo jare estas ĉirkaŭ 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej multe inter aŭgusto-oktobro. La temperaturo varias inter 20-34 °C.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn por pli mallongaj distancoj, aŭtobusoj por longaj distancoj. Amaravatio estas konektita al la landa fervoja reto. 4 vojoj kuras al la urbego.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans