Falkedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falkedoj
Kliffalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Falconidae
Vigors, 1824
Genroj

Daptrius
Phalcoboenus
Polyborus
Milvago
Herpetotheres
Micrastur
Spiziapteryx
Polihierax
Microhierax
Falko Falco

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Falkedoj (latine Falconidae) estas membroj de familio de la akcipitra ordo (Falkoformaj Falconiformes) de la birda klaso de vertebruloj, kiu havas 3 subfamiliojn, 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 60 speciojn. La plej konataj falkedoj estas la birdoj de la falka genro.

La falkoj kaj karakaroj estas ĉirkaŭ 60 specioj de tagaj rabobirdoj kiuj formas la familion de Falconidae (Falkedoj). La familio estas dividata en du subfamilioj, nome Poliborenoj, kiuj inkludas la karakarojn kaj la mikrasturojn, kaj Falkenoj, nome falkoj, turfalkoj kaj falketoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kaj falkoj kaj karakaroj estas malgrandaj al mezgrandaj rabobirdoj, game laŭgrande el la Indonezia falketo, kiu povas pezi tiom malmulte kiom ĝis 35 g, al la Ĉasfalko, kiuj povas pezi tiom malmulte kiom ĝis 1,735 g. Ili havas tre hokoformajn bekojn, akrajn kurbajn kalkanojn kaj precizegan vidkapablon. La plumaro estas kutime komponita el bruna, blanka, helbruna, nigra kaj griza, ofte kun strieco. Estas malmulta diferenco inter plumaroj de maskloj kaj inoj, kvankam kelkaj specioj estas ekzemploj de ioma seksa dimorfismo laŭ plumarmarkeco.

Ili diferenciĝas el aliaj Falkoformaj ĉar ili mortigas per siaj bekoj anstataŭ per siaj ungoj. Ili havas "denton" en bekoflanko tiucele.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu familio havas kosmopolitan distribuon tutmonde, kaj forestas nur el la plej densaj arbaroj de centra Afriko, kelkaj malproksimegaj oceanaj insuloj, la plej centraj Arkto kaj Antarkto. Kelkaj specioj havas esceptajn ampleksajn teritoriojn, ĉefe la tutmonda Migra falko, kiu havas teritoriojn el Gronlando al Fiĝio kaj havas la plej ampleksan naturan reproduktan distribuadon inter ĉiuj birdoj. Aliaj specioj havas pli limigitajn distribuojn, ĉefe insulaj endemioj kiel la Maŭricia turfalko. Plej parto de habitatoj estas okupataj, el tundro al pluvarbaroj kaj dezertoj, kvankam ili estas ĝenerale plie birdoj de malferma kamparo kaj eĉ arbaraj specioj tendencaj preferi disan arbaron kaj arbarbordojn. Kelkaj specioj, ĉefe de la genro Falco, estas tute migrantaj, kun kelkaj specioj en Eŭrazio kaj vintrumantaj tute en Afriko, dum aliaj specioj povas esti parte migrantaj. La Amura falko faras unu el la plej longaj migradoj, kaj moviĝas el Orienta Azio al suda Afriko.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto kaj manĝo[redakti | redakti fonton]

La Ridfalko estas serpentomanĝa specialisto.

Falkoj kaj karakaroj estas karnovoraj, kaj manĝas birdojn, malgrandajn mamulojn, reptiliojn, inskektojn kaj kadavraĵojn. En popola imagado la falkedoj estas rapide flugantaj predantoj, kaj dum tio veras pri la genro Falco kaj pri kelkaj falketoj, ĉefe karakaroj estas pli malnomadaj ĉemanĝe. La neotropisaj mikrasturoj estas ĝeneralistoj arbarĉasistoj. Kelkaj specioj, ĉefe la veraj falkoj, gardas manĝerojn en kaŝejoj.[2] Ili estas solemaj ĉasistoj kaj la paroj gardas siajn teritoriojn, kvankam ili povas formi grandajn arojn dum migrado. Kelkaj specioj estas specialistoj, kaj dum ekzemple la Akaŭano specialiĝas pri serpentoj, aliaj estas pli ĝeneralistaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝpieda falko estas malkutime kolonie reproduktanta falko.

Falkoj kaj karakaroj estas ĝenerale solemaj reproduktuloj, kvankam ĉirkaŭ 10% de specioj estas koloniaj, ekzemple la Ruĝpieda falko.[3] Ili estas monogamiaj, kvankam kelkaj karakaroj povas ankaŭ uzi alopatrajn strategiojn, per kiuj pli junaj birdoj helpas plenkreskulojn (kutime siajn gepatrojn) por idozorgado ĉe venonta ovaro. Nestoj estas ĝenerale ne konstruitaj (escepte ĉe karakaroj), sed ili reuzas nestojn el aliaj birdoj, ekzemple la Afrika nanofalko nestumas en la nestoj de Ploceedoj, aŭ en klifobordoj. La ino demetas ĉirkaŭ 2-4 ovojn, kaj kovas ĉefe la ino. Kovada periodo varias el specio al specio kaj rilatas kun korpogrando, kaj daŭras 28 tagojn ĉe plej malgrandaj specioj kaj ĝis 35 tagoj ĉe plej grandaj specioj. Elnestiĝo okazas post 28–49 tagoj, denove varias laŭ grando.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Falkoj kaj karakaroj havas kompleksan rilataron kun homoj. En antikva Egipto ili estis diigitaj laŭ formo de Horuso, la dio de ĉielo kaj suno, kaj estis la praulo de Faraono. Karakaroj formis parton ankaŭ de legendoj de Aztekoj, kaj estas nune parto de la naciaj simboloj de Meksiko. Falkoj estis grava en la sporto de falkado. Ili estis ankaŭ persekutataj pro sia predado de ĉasperdoj kaj farmobirdoj, kaj tiu persekuado kondukis al formortigo de almenaŭ unu specio, nome la Guadalupa karakaro. Kelkaj insulaj specioj malpliiĝis draste, ĉefe la Maŭricia turfalko, kiu iam nombris ne pli da kvar birdoj. Ĉirkaŭ 5 specioj de falkoj estas konsiderataj vundeblaj je formorto fare de la IUCN, kia ekzemple la Tatarfalko.

Klasigaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Tradicie ĉiuj rabobirdoj estas grupigataj en 4 familiojn en tiu ununura ordo. Tamen en Eŭropo ĝi iĝis sufiĉe komuna por disigi la ordon en du: la falkoj kaj la karakaroj restas en la ordo Falkoformaj (ĉirkaŭ 60 specioj en 4 grupoj), kaj la restaj 220 specioj (nome Akcipitredoj, tio estas agloj, akcipitroj, kaj multaj aliaj) estas en separata ordo Akcipitroformaj. Prahistoria familio konata nur el fosilio estas la Horusornitedoj.

La ideo ke Falkoformaj estu dividataj en multaj ordoj venas el sugesto, ke la ordo povus ne kunhavi unikan stirpon kiu estas ekskluda de aliaj birdoj. La plej polemika sed ankaŭ plej akceptata sugesto estas ke Katartedoj ne estas Falkoformaj, sed rilatas al cikonioj, en separata ordo Cikonioformaj. Tamen, morfologia pruvaro subtenas la komunan praulon de Falkoformaj, kaj ankaŭ la Strigoformaj estus tre proksimaj al la Falkoformaj.

La American Ornithologists' Union Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine reenmetis la familion de Katartedoj en Falkoformajn en 2007. Tio kontraŭdiras al la tre influa taksonomio de Sibley-Ahlquist, laŭ kiu ĉiuj rabobirdoj estu lokitaj en Cikonioformaj, sed la Katartedoj estas konsiderataj for de la stirpo kiu inkludas aliajn rabobirdojn. Dum tio lasta estas ŝajne ĝusta, la "Cikonioformas" kiel konsiderataj de Sibley & Ahlquist estas parafiletikaj, artefarita arigo kaj unu el la plej malforta punkto de ties klasigo.

Klasikaj morfologiaj[4] kaj kondutaj[5] metodoj kaj nun molekulaj[6] metodoj montras, ke akcipitredoj kaj falkedoj apartenas al malsimilaj kladoj. Iliaj similaj formoj estas konverĝa evoluo. Falko estas pli proksima de papago aŭ de dompasero ol de aglo.

Genro en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

La Ĉimaĉimo estas specio de la genro Milvago.

Familio: Falkedoj

Fosiliaj genroj[redakti | redakti fonton]

  • Parvulivenator (komenca Eoceno de Anglio)
  • Stintonornis (Londona argila komenca Eoceno de Anglio)
  • Badiostes (Santakruco, komenca Mioceno de Patagonio, Argentino)
  • Falkedoj gen. et sp. indet. (komenca Mioceno de Ĉubutio, Argentino)
  • Falkedoj gen. et sp. indet. (Pinturas, komenca al meza Mioceno de Argentino)
  • Pediohierax (Meza Mioceno de Nebrasko, Usono) – iam Falco ramenta
  • Falkedoj gen. et sp. indet. (Cerro Bandera, fina Mioceno de Neuquén, Argentino)[7]
  • "Sushkinia" pliocaena (komenca Plioceno de Pavlodar, Kazaĥio) – apartenas al Falco?

Kelkaj specioj laŭ subfamilioj[redakti | redakti fonton]

Polibora subfamilio (Polyborinae, Poliborenoj)[redakti | redakti fonton]

  • Daptria genro
    • Daptrius ater
    • Daptrius americanus
  • Falkoboena genro
    • Phalcoboenus carunculatus
    • Phalcoboenus megalopterus
    • Phalcoboenus albogularis
    • Phalcoboenus australis
  • Polibora genro
  • Milvaga genro
    • Milvago chimachima
    • Milvago chimango
  • Herpetotera genro
  • Mikrastura genro
    • Micrastur ruficollis
    • Micrastur plumbeus
    • Micrastur gilvicollis
    • Micrastur mirandollei
    • Micrastur semitorquatus
    • Micrastur buckleyi

Falka subfamilio (Falconinae, Falkenoj)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tordoff, Andrew (2002). “Raptor migration at Hoang Lien Nature Reserve, northern Vietnam”, Forktail (pdf) 18, p. 45–48. 
  2. (1977) “Food Caching by Female American Kestrels in Winter”, Condor 79 (1), p. 63–68. doi:10.2307/1367531. 
  3. (2002) “Paternity assurance in two species of colonially breeding falcon: the kestrel Falco tinnunculus and the red-footed falcon Falco vespertinus”, Etologica 10, p. 11–15. 
  4. Paul Geroudet, Les rapaces diurnes et nocturnes d'Europe, Delachaux-Niestlé,‎ (BnF FRBNF33023961)
  5. Cristian Pacteau, L'Autour et l'épervier : du comportement au sujet, Hécate,‎ (ISBN 2-86913-021-X, BnF FRBNF35030781)
  6. Gautier Cariou, « Un nouvel arbre pour les oiseaux », La Recherche,  506,‎
  7. PVPH 465: falango 1 de meza fingro. Ĉu karakaro? Eble apartenas al nuna genro. (Kramarz et al. 2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kramarz, Alejandro: Garrido, Alberto; Forasiepi, Analía; Bond, Mariano & Tambussi, Claudia (2005): Estratigrafía y vertebrados (Aves y Mammalia) de la Formación Cerro Bandera, Mioceno Temprano de la Provincia del Neuquén, Argentina. Revista geológica de Chile 32(2): 273-291. HTML plena teksto