Blankaventra karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankaventra karakaro
Blankaventra karakaro
Blankaventra karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Ibycter
Specio: I. americanus
Ibycter americanus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankaventra karakaro, Blankaventra karakarao, Ruĝgorĝa karakaroRuĝgorĝa karakarao (Ibycter americanus) estas socia specio de rabobirdo de la fmailio de Falkedoj. Ĝi estas lokigita en la monotipa genro Ibycter, aŭ foje unuigita en Daptrius kun la Nigra karakaro. Unike inter karakaraoj, ili manĝas ĉefe larvojn de abeloj kaj vespojn, sed ili manĝas ankaŭ plenkreskajn insektojn, fruktojn kaj berojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ties distribuado etendas norde ĝis suda Meksikio, kun izolata populacio sude de Kosta-Riko kaj norde de Panamo. Ĝi troviĝas eble ankaŭ en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Nikaragvo. Sude ĉe plej parto de la norda kaj centra Sudameriko; nome Kolombio, Venezuelo, Gujanoj, oriente kaj nordoriente de Ekvadoro, la amazonia regiono oriente de Peruo, la amazonia regiono norde de Bolivio kaj preskaŭ ĉiu Brazilo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La inoj, kiel kutime ĉe la ordo de Falkoformaj, estas pli grandaj ol maskloj, peze de 560 al 770 g. La maskloj pezas el 510 al 570 g. La longo totala estas de 43 al 57 cm.

La plumaro estas nigra, kun tre kontrasta blanka ventro, kiu nomigas la specion. Estas ruĝaj la nudaj areoj ĉirkaŭokula kaj ĉefe gorĝa, kio estas tialo por alternativa nomo. La vosto estas longa kaj nigra, la beko estas hokoforma, flava pinte kaj helgriza baze; la kruroj estas ruĝaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Blankaventra karakaro estas komuna en granda parto de ties distribuado geografia. Estas malnomada. Sociema, vidiĝas en grupoj de 3 al 6 individuoj, ĝis dekduo da ili. Kutime vivas pare, aŭ ankaŭ solece. Nestumas en arboj, la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn kiuj estas blankecaj aŭ flavecaj kun brunecaj makuloj.

Ili loĝas en marĝenoj de humidaj ĝangaloj, arbarklarejoj kaj arbarbordoj, ĉeriveraj arbaroj, en zonoj de disaj arboj, kun duaranga vegetaĵaro. Ankaŭ en sekaj arbaroj. Okupas altitudan tavolon el marnivelo al 1.500 m. Kutime estas vidataj sur arbopintoj ĉe riveroj aŭ arbarbordoj; foje en la subaj tavoloj de arboj aŭ eĉ surgrunde.

La nutrado konsistas en larvoj de vespoj. Iras al nesto de tiuj himenopteroj, rompas ĝin per beko, kaptas la larvojn. La plenkreskaj vespoj eĉ se batalemaj ne atakas ilin. Flugadas ĉirkaŭ ili kaj foriras. Ili manĝas ankaŭ fruktojn, semojn, senvertebrulojn, artropodojn kaj ovojn de testudo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ne estas agnoskataj subspecioj de Blankaventra karakaro.[1]

La ekzempleroj kiuj loĝas en suda Brazilo ŝajne estas iom pli grandaj kaj estis konsiderataj subspecio. Ankaŭ tiuj kiuj loĝis sude de Meksikio kaj Centrameriko prezentas iajn diferencojn laŭ grando kaj estis konsiderataj subspecio. Ambaŭkaze ĝis nune estas akceptataj nur kiel geografiaj variaĵoj, eble rasoj, sed ne sufiĉe difinaj por esti subspecioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]