Ridfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ridfalko
Ridfalko ĉe ripozejo
Ridfalko ĉe ripozejo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Herpetotheres
Vieillot 1817
Specio: H. cachinnans
Herpetotheres cachinnans
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ridfalko, Gŭako en hispanlingvaj landoj kaj Akaŭano en Brazilo, (Herpetotheres cachinnans) estas mezgranda specio de rabobirdo el la familio Falkedoj. Ĝi estas la nura membro de la genro Herpetotheres. Tiu neotropisa specio estas specialista serpentomanĝanto. Ties komuna nomo kaj ties latina scienca nomo aludas al ties distinga voĉo kiu similas al tre laŭta ridego.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La komuna nomo devenas el ties laŭta voĉo, same kiel la scienca nomo cachinnans, latina por "rideganta" aŭ "senmodere ridegi".[1] La genra nomo Herpetotheres aludas al ties preferata manĝo; ĝi estas latinigita antikva greka, devene el [h]erpeton (ἑρπετόν, "reptilio") + therizein (θερίζειν, "mortigi").[2]

Ties rilataro kun aliaj membroj de la Falkedoj estas ankoraŭ neklaraj. Tradicie ĝi estis lokigita en la subfamilion de Poliborenoj kun la karakaroj kaj la mikrasturoj, sed la listokomitato de la usona American Ornithologists' Union nune lokigas ĝin en la sama subfamilio kiel la veraj falkoj, dum la sudamerika listokomitato situigas ĝin kun la mikrasturoj sed ne kun la karakaroj,[3] kaj ĝi estis ankaŭ konsiderata kiel propra subfamilio.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Andrew Jackson Grayson

La Ridfalko estas 46 al 56 cm longa[5] kaj havas enverguron de 79 al 94 cm.[6] Kiel kutime inter rabobirdoj, la inoj estas pli grandaj, kaj pezas 600 al 800 g kompare kun la masklaj 410 al 680 g.[5]

Plenkreskuloj havas helajn sablokolorajn kapon kaj kolon, variaj inter pli bruneca kaj preskaŭ blanka nuanco laŭ la plumovesto kaj individua variado. La larĝa nigra masko etendas survange kaj tra la kolo kiel mallarĝa malantaŭa kolumo, borde je blanka. Krone la plumotigoj estas malhelaj, iome striece. La supraj flugiloj kaj dorso estas nigrecbrunaj. La kovriloj de supra vosto estas blankece sablokoloraj denove, kaj la unuarangaj estas striece nigrablankaj, fine je blanka. La subaj partoj estas uniforme hele sablokoloraj; povas esti iom da malhela makuleteco en femuroj. La subflugiloj estas pale ruĝecsablokoloraj, foje kun iom de malhela punkteco en subflugilaj kovriloj. La pintoj de unuarangaj flugilplumoj estas striecaj kun helgriza sube, ties bazoj tre ruĝecaj. La iriso estas malhelbruna, la beko estas nigra kun palflava vaksaĵo; ankaŭ la piedoj estas palflavaj.[4] La piedoj estas mallongaj kaj la fingroj estas kovrataj el malgrandaj aspraj skvamoj kiuj funkcias kiel adapto por elteni la eventualajn mordojn de venenaj serpentoj. Resume la korpo estas diketa kaj la kapo granda, ĝi havas mallongajn kaj rondoformajn flugilojn. La vosto estas longa kaj rondoforma, nigrablanka.

Nematuruloj diferencas malmulte el plenkreskuloj; ili havas pli helajn bordojn ĉe dorsoplumoj, kio produktas punktecan efikon. La helaj partoj de la plumaro estas preskaŭ blankaj, pli palaj ol ĉe plenkreskuloj; la senplumaj partoj estas ankaŭ pli palaj. Idoj estas kovrataj de densa lanugo, simila al tiu de anasoj; ili estas ĝenerale brunec-sablokoloraj, pli malhela supre, kaj jam montras la nigrecajn vizaĝajn markojn de plenkreskuloj.[4]

Pro sia granda blanka (nematuruloj) aŭ pale sablokolora (plenkreskulo) kapo kun malhelbruna masko el okuloj al nuko, ĝi estas nekonfuzebla.[4] Dum flugo ĝi montras ruĝecan makulon ĉe ĉiu flugilpinto (formata de la bazaj partoj de unuarangaj) kaj formon pli kiel tiuj de akcipitroj de la genro Accipiter ol tiuj de plej parto de la parencaj falkoj, kun mallongaj, rondoformaj flugiloj kaj longa vosto.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La fama alvoko estas longa serio de separataj, tre homecaj krioj, el kiuj ĉiu ofte akre ascendas laŭtone meze kaj foje descendas ankaŭ subite je la fino, ŝanĝante el "kontenta" al "trista" sono, kaj priskribita kiel ha-ha-ha har-her-herhaŭ harr herrer. Tiu serio povas esti enkondukita de pli rapidaj alvokoj hahahahahaha kio sugestas frenezan ridegon, ĉefe kiam la birdo elflugas. Foje du birdoj alvokas kune el diferencaj tonoj kaj tempoj, produktante rimarkindan efikon off-beat.[4]

La Ridfalko havas alian alvokon, tipe dum krepusko. Tiu dunota alvoko estas antaŭata de serio de notoj gŭa elsenditaj proksimume ĉiun sekundoduonon. Ili iĝas pli emfazaj kaj post iom da tempo ŝanĝas al sekvenco de propra alvoko gŭa ko, kies unua silabo estas pli altatona ol la dua, sed ne diferencas laŭ emfazo aŭ volumo. La alvoko gŭa ko povas esti ripetata 50 fojojn aŭ pli. Foje la komencaj alvokoj estas oo oo-oo kaŭ-kaŭ-kaŭ, foje descenda gŭaaaaaaa..... Foje oni ne elsendas la dusilaban birdalvokon, kaj anstataŭe simpla gŭa estas ripetata kiel ofte la tuta alvoko.[4]

La familiareco de tiuj sonoj en amerikaj tropikoj estas konstatita pro komunaj nomoj kiaj acauã (en portugala el kiu akaŭano), halcón macagua, guaco, halcón guaco, kaj guaicurú (en hispana el kiuj gŭako), kaj same guaycurú (el guarania).

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en marbordaj deklivaroj de Meksiko tra Centra kaj Suda Amerikoj suden al Amazonio en nordorienta Peruo kaj Bolivio, preskaŭ la tuta Brazilo, kaj norda Argentino kaj Paragvajo,[4] je altitudoj ĝis 1500 m (rare ĝis 2400 m en Kolombio), kvankam ĝi forestas ofte el montaj regionoj.[7] Ĝi okupas variajn habitatojn, kutime inklude almenaŭ disajn arbojn; ĝi preferas humidajn regionojn al aridaj kaj tendencas eviti densajn arbarojn.[4] Ĝi estas ĝenerale specio de loĝantaj birdoj en malfermaj arbaroj kaj savano, kvankam en kelkaj areoj ili povas fari sezonajn movojn.

Ripoze surarbe, gvatante predon

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La flugmaniero estas lanta, kun rapidaj flugilafrapoj interdisaj kun glitoj; la birdo rare aŭ tute ne ŝvebas.[8] Kiam ĝi surteriĝas, ĝi skuas la voston energie kiel motacilo. La Ridfalko ofte rimarkinde ripozas sur ripozejo dum horoj, stare rekta kaj observe la grundon alerte, foje movante sian voston aŭ kapoklinante, aŭ moviĝante sur ripozejo per lantaj atentaj movetoj. Ĝi estas ĝenerale pacema kaj malkiel aliaj falkoj ne predas pli malgrandajn birdojn.[4]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili kaptas ĉefe serpentojn, inklude venenajn kiaj koralserpentojn, kaj ankaŭ lacertojn, kaj, je malpli etendo, malgrandajn rodulojn, vespertojn[5] kaj centipedojn. La Ridfalko falas sur sian predon elfluge, ofte per aŭdebla surda frapo, kaj poste mordas ĝin ĝuste malantaŭkape, foje forigante la kapon dume. Ĝi portas la manĝon al ripozejo por manĝi ĝin. Ĝi povas porti malgrandajn serpentojn en sia beko kaj englutas ilin unue la voston; la grandan serpenton povas kunporti kapantaŭen per siaj ungoj, kiel Serpentaglo portas fiŝon, kaj poste frapas ĝin per siaj fortaj ungoj por dispecigi ĝin.[4]

La Ridfalko estas granda aliancano por malgrandaj birdoj, kiuj profitas el la forigo de serpentoj kiuj predas iliajn nestojn, kaj ankaŭ de homoj, ĉar ili forigas ankaŭ venenajn serpentojn. Tiu birdo kutime estas sola aŭ en paroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ridfalko reproduktiĝas en rokfendoj, arbokavaĵoj aŭ foje en abandonitaj nestoj de akcipitroj de genro Buteo aŭ de karakaroj; ĝenerale ili ne kolektas multe da nestomaterialo. La ino demetas 1 aŭ 2 ovojn laŭ kelkaj fontoj, sed laŭ aliaj[9] ĉiam nur unu. La ovoj havas tre malhelbrunajn markojn sur bruneca, helsablokolora aŭ blankeca fono. Ŝajne elnestiĝo okazas 8 semajnojn post eloviĝo, post kiu la ino ankoraŭ zorgas la idon deproksime, dum la masklo alportas manĝon. La reprodukta sezono okazas aprile kaj maje, sed ĝi povas multe varii tra la grandaj teritorioj de tiu specio.[10]

Ĉefe mamuloj predas la nestojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas tri subspeciojn de Herpetotheres cachinnans :[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lewis & Short (1879)
  2. Woodhouse (1910)
  3. Remsen et al. (2008)
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 Channing & HCT (1996)
  5. 5,0 5,1 5,2 Jiménez & Jiménez (2003)
  6. Howell & Webb (1995)
  7. Cuervo et al. (2007)
  8. Howell & Webb (1995), Channing & HCT (1996)
  9. E.g. Stiles & Skutch (1989)
  10. Howell & Webb (1995), Channing & HCT (1996), Jiménez & Jiménez (2003)
  11. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2008). Herpetotheres cachinnans. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 22 December 2008.
  • Channing, Keith & Hawk Conservancy Trust (HCT) (1996).
  • Cuervo, Andrés M.; Hernández-Jaramillo, Alejandro; Cortés-Herrera, José Oswaldo & Laverde, Oscar (2007): Nuevos registros de aves en la parte alta de la Serranía de las Quinchas, Magdalena medio, Colombia [Novaj birdokonstatoj el altaj teroj de la Montaro de Quinchas, meza valo de Magdalena, Kolombio]. Ornitología Colombiana 5: 94-98 [hispana kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Howell, Steven N.G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Jiménez, Mariano II & Jiménez, Mariano G. (2003): El Zoológico Electrónico – El Halcón Guaicurú Herpetotheres cachinnans. Versio de 2003-AUG-01. Konsultita 2007-FEB-22.
  • Lewis, Charlton T. & Short, Charles (1879): căchinno. en: A Latin Dictionary. Clarendon Press, Oxford. ISBN 0-19-864201-6 HTML plena teksto
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • Remsen, J. V., Jr.; Cadena, C. D.; Jaramillo, A.; Nores, M.; Pacheco, J. F.; Robbins, M. B.; Schulenberg, T. S.; Stiles, F. G.; Stotz, D. F.; and Zimmer, K. J. Version (2008-12-22). A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union. HTML plena teksto Arkivigite je 2007-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Woodhouse, S.C. (1910): English-Greek Dictionary – A Vocabulary of the Attic Language. George Routledge & Sons Ltd., Broadway House, Ludgate Hill, E.C. Searchable JPEG plena teksto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]