Serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Serpentaglo
Circaetus gallicus 02.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circaetus 'Circaetus'
Specio: Serpentaglo 'Circaetus gallicus'
Gmelin 1788
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La SerpentagloKomuna serpentaglo (Circaetus gallicus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Estas malnovmonda specio ekzistanta tra la Mediteranea marbaseno ĝis Rusio kaj Meza Oriento, kaj partoj de Azio (Pakistano, Barato kaj eĉ kelkaj insuloj de Indonezio.

Tutmonda natura arealo; verde, reproduktejoj kaj blue afrikaj vintrejoj

Tiuj birdoj de nordo de Mediteraneo kaj de nordaj eŭropaj regionoj migras ĉefe al subsahara Afriko, sed norde de Ekvadoro, en septembro aŭ oktobro kaj revenas en aprilo aŭ majo. Orientaj loĝantaroj estas populacioj de loĝantaj birdoj. En Eŭropo tiu birdo estas multnombra en suda Hispanio kie estas komuna, sed en aliaj regionoj ne estas tiom facile videbla. Birdo en Insuloj de Scilly, Britio, oktobre de 1999 estis la unua konfirmita vidaĵo ĉe tiu lando.

La Serpentaglo troviĝas en malfermaj terkulturejoj, sekaj ebenaĵoj kaj mezdezertaj ŝtonecaj montetaroj; ankaŭ marĉaj ebenaĵoj kaj marbordo. Ili bezonas arbojn por nestado proksimaj de tiaj menciitaj medioj. Kutime ĝis 2.000 m super marnivelo, sed foje eĉ pli supre.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La karakteraj mallongaj fingroj
Ĉe Naturrifuĝejo Kinnerasani, Andra-Pradeŝo, Barato.
Ĉe Naturrifuĝejo Kawal, Barato.

La Serpentagloj estas mezgrandaj birdoj 62-69 cm longaj kun enverguro de 170-195 cm kaj pezo de 1.7-2.3 kg. Ili estas facile rekoneblaj dumfluge pro ties ĉefe blankaj subaj partoj kun nigraj mallarĝaj flugilbordoj kaj eĉ pli mallarĝaj punktostrioj; la supraj partoj estas brungrizaj. Mentono, gorĝo kaj supra brusto estas sablokoloraj al helbrunaj. La vosto havas 3 aŭ 4 malhelajn striojn, la plej pinta pli larĝa. Kruroj estas skvamecaj, kio protektas ilin de serpentomordoj. Alia eca faktoro estas ronda larĝa kapo kun brilflavegaj okuloj fronte lokitaj, kvazaŭ de strigo. Junuloj estas tre similaj al plenkreskuloj, sed iom pli brunaj sube.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Serpentaglo estas akurata fluganto kaj flugas pli ol la aliaj membroj de la genro Circaetus. Ĝi kutime ŝvebas super montetoj kaj tiel ĉasas eĉ de altoj de ĝis 500 m. Ili povas flughalti havante hokitajn krurojn per rapida flugfrapado kiel Turfalkoj, sed ne eblas konfuzo pro malsimileco laŭ grando. Pro sia speciala dieto, tiu birdo bezonas grandan teritorion.

Ties predoj estas ĉefe reptilioj, kaj ĉefe serpentoj -95 % de la dieto en suda Eŭropo-, sed ankaŭ lacertoj kaj ranoj. Malofte etaj mamuloj ĝis grando de kuniklo; maloftege birdoj kaj grandaj insektoj. Ofte ili kuraĝas kontraŭ grandegaj serpentoj, kiujn ili atakas surgrunde per bekfrapado kontraŭ kapo kaj flugdanco ĉirkaŭ predo. Poste ili forprenas ĝin ĝis arbo por manĝado aŭ forportas al nesto foje mezenglutita krom vosto; en la nesto la ido tiras de tiu parto kaj ekenglutas ĝin.

Tiu palearktisa kaj orientalisa specio estas kutime silenta birdo. Foje fajfas ĉefe dum bredado.

La Serpentaglo malplinombriĝis en Eŭropo kaj daŭre malpliiĝas pro ŝanĝo en terkulturaj metodoj. En Azio la specio ne estas ankoraŭ minacata.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Okazas kriĉadaj kaj akrobataj ceremonioj por pariĝado. Ili konstruas en malalta arbo neston el bastonetoj kaj internaj folioj. Foje reuzas neston de aliaj birdoj. Foje en rokaro inter arbustoj. La ino demetas unu blankan ovon, kiun kovas dum pli da 45 tagoj. La idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 75 tagoj. Dume la patro alportas manĝajojn por ambaŭ. Ido povas surprize engluti grandajn serpentojn eĉ pli grandajn ol ĝi mem; foje la serpento estas tiom granda, ke la ido englutas nur parton kaj la resto -vostomezo- restas hokita el ĝia beko ĝis kiam digesto funkcias, poste ĝi englutas la reston.

Ili reproduktas nur 1 idon, sed ili povas vivi ĝis 17 jaroj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]