Hispaniola buteo

El Vikipedio
(Alidirektita el Buteo ridgwayi)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hispaniola buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. ridgwayi
Dunomo
Buteo ridgwayi
(Cory, 1883)
Konserva statuso
CR
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Hispaniola buteoButeo de Ridgway (Buteo ridgwayi) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn. Tiu birdo apartenas al genro Buteo de specioj de larĝaj flugiloj.

La origina reprodukta teritorio de la Hispaniola buteo estas Haitio kaj la Dominga Respubliko (kiujn enhavas la insulo de Hispaniolo) kaj kelkaj el la apudaj insuloj kaj rifoj. Je 2006 ties nura konata populacio loĝas en la Nacia Parko Los Haitises de nordoriento de la Dominga Respubliko, kio estas ĉefe kovrata de humidaj arbaroj kalkaj.

Tiu estas mezgranda, fortika buteo, 36–41 cm longa. Plenkreskulo havas brungrizajn suprajn partojn, grizecajn striecajn subajn partojn kun ruĝecbruna nuanco, ruĝecnuancajn femurojn kaj nigrablankan striecan voston. La masklo estas pli griza ol la ino. La kruroj kaj bekobazo estas flavaj.

Tiu birdo manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn, lacertojn kaj serpentojn. Ili nestumas en kronoj de altaj arboj, kaj nestokonstruado okazas en februaro kaj marto kaj ovodemetado en marto kaj aprilo.

Tiu birdo estas draste endanĝerita pro arbarklarigado de sia arbara habitato kaj persekutado fare de lokaj farmistoj, kiu erare kredas, ke la specio predas hejmajn kokojn, kvankam fakte reptilioj formas ĝis 90 % el ties dieto. Ĝi havas ĉirkaŭkalkulatan populacion de nur 80 al 120 paroj,[1] kio faras ĝin, kun la Malhelbrusta kukolo (Coccyzus rufigularis), la plej minacata birdo de Hispaniolo.

La alternativa komuna nomo de tiu birdo laŭ la latina scienca nomo konstruiĝis laŭ la ornitologo Robert Ridgway.

[redakti] Referencoj

  1. Groups unite at last refuge for Ridgway's Hawk. BirdLife International (2006-01-11). Elŝutita 2007-09-23. “forigota ŝablono”

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj