Granda kriaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda kriaglo
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj (disputita)
Genro: Agloj Aquila
Specio: A. clanga
Aquila clanga
Pallas, 1811
Konserva statuso
Somera (malhelverda) kaj vintra (blua) vivlokoj de A. clanga
Somera (malhelverda) kaj vintra (blua) vivlokoj de A. clanga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Granda kriaglo, foje nomata Punktaglo, (Aquila clanga), aŭ nur Kriaglo, estas granda rabobirdo, kiu longas ĉirkaŭ 65 cm kaj havas enverguron de ĉ. 160 cm. Kiel aliaj agloj, ĝi apartenas al familio Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuojn, milvojn, akcipitrojn, ktp.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas el nordorienta Eŭropo tra Siberio ĝis Manĉurio, kaj migrantas suden vintre al respektivaj proksimaj tropikaj zonoj: tiuj de nordorienta Eŭropo al sudorienta Eŭropo, valo de rivero Nilo en Afriko kaj Mezoriento, tiuj de Centra Azio el Irano ĝis Barato, tiuj de Mongolio kaj Manĉurio al suda Ĉinio kaj Hindoĉinio ĝis insulo Sumatro en Indonezio. Ties medio estas arbara.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Muzea specimeno de junulo

Temas pri mezgranda aglo -el 60 ĝis 75 cm (mezaveraĝe ĉ 65 cm) longa kaj kun enverguro el 155 ĝis 180 cm (mezaveraĝe ĉ 160 cm)-, tre simila al sia plej proksima parenco nome la Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, kun kiu kunhavas teritoriojn kaj similajn ĉefajn aspektajn ecojn. Inoj estas iomete pli grandaj ol maskloj, ĉar tiuj pezas el 1,8 ĝis 3,2 kg dum tiuj ĉi el 1,7 ĝis 2 kg. Ties kapo kaj supraflugiloj estas tre malhelbrunaj kontraste kun la ĝenerala mezbruna plumaro (Malgranda kriaglo havas pli helbrunajn kapon kaj supraflugilojn). La kapo estas pli malgranda ol tiu de aliaj agloj.

Dumfluge la Malgranda kriaglo, montras blankajn centrajn flugilajn makulojn duonlunformajn, dum la Granda kriaglo ne montras ilin. Krome tiu ĉi specio havas pli grandajn kaj larĝajn flugilojn kaj pli larĝan voston. Estas puga blanka marko kun formo de V.

La simileco de la Granda kriaglo kun la Malgranda kriaglo ofte rezultas al misidentigo inter ambaŭ. Tion komplikas eventualaj hibridoj inter ambaŭ specioj.[1]

Junuloj montras dumripoze striojn de helaj makuloj ĉu flavaj ĉu blankaj en pintoplumaro de supraflugilo, multe pli ol la Malgranda kriaglo, kaj ankaŭ pli etajn flavajn makuletojn en krurplumaro.

Vintre, ĝi loĝas en la teritorioj de la Hindia kriaglo (A. hastata). El tiu ĵus validata parenco, ĝi povas esti distingata pro la pli malhela koloro kaj pli hela okulo (ne pli malhela ol la korpoplumaro je distanco, pli hela deproksime), kaj ĉe junuloj, pro la markata punkteco. Ĝi estas ankaŭ iom pli granda - kvankam tio povas esti nefidinde konstatata en naturo- kaj ĉe vintrejoj ĝi preferas humidejajn habitatojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo vintranta ĉe Bharatpur (Raĝastano, Barato).
Notu la nevideblan okulon.

Tiu aglo demetas 1 ĝis 3 ovojn -plej ofte 2- en arba nesto el bastonetoj ĉirkaŭ unumetra granda kaj preskaŭ unumetra alta enhavanta herbon. Nestoj kutime estas izolitaj je centoj da metroj el la arbarbordo en centro de ampleksega teritorio -foje ĝis 30 km²- kaj estas reuzataj dum sinsekvaj jaroj: ofte paroj uzas 2 aŭ 3 nestojn unu post la alia. La kovado daŭras el 35 ĝis 43 tagojn. Idoj estas grizblankaj aŭ grizbrunaj; dua ido kutime mortas pro kainismo; ili elnestiĝas post du monatoj kaj estas zorgitaj de la gepatroj dum unu plia monato.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Granda kriaglo elflugas el arbaro -foje eĉ montara arbaro- al malferma malseka kamparo -kun marĉejoj, lagetoj, ktp.- kie ĉasas etajn mamulojn -ratoj- aŭ similajn bestojn -ranoj, reptilioj, fiŝetoj, ktp. -ĉefe surtere. Foje ili manĝas kadavraĵojn kaj foje klopodas rabi predojn de aliaj rabobirdoj, sed ne ĉiam sukcese. Ili povas uzi tri malsimilajn teknikojn: ekde ŝvebado, ekde gvatejo kaj ekde surtere.

La voĉo estas kvazaŭ hunda bojado “jip”.

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda kriaglo (A. pomarina) estas la plej proksima vivanta parenco de tiu specio; ties komuna praulo ŝajne diverĝis ĉirkaŭ meza Plioceno, eble antaŭ ĉirkaŭ 3.6 milionoj de jaroj (mj),[2] el la prauloj de la Hindia kriaglo (A. hastata) kiu loĝas ĉe Irano, Pakistano kaj Barato. La "prakriaglo" probable vivis en la ĝenerala mondoregiono de Afganio, kaj disiĝis en kaj norda kaj suda stirpo kiam kaj glaĉeroj kaj dezertoj antaŭeniris en Centran Azion kiam komencis la lasta glaciepoko. La norda stirpo sekve separiĝis en la orienta (Granda) kaj okcidenta (Malgranda) specioj nunaj, probable ĉirkaŭ la limo inter Plioceno kaj Pleistoceno autaŭ ĉirkaŭ 2 mj.[3]

La kriagloj kia grupo estas tre distingaj el la tipaj membroj de la genro Aquila, la "veraj agloj". Ili probable estos inkludata kun siaj “adoptaj” tropikaj parencoj de la genroj LophaetusIctinaetus, aŭ movataj al propra genro baldaŭ.

Distribuado, ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio ne estas monde minacata, nur lokaj populacioj. Totala loĝantaro povas atingi kelkajn milojn.

Tiu estas specio de arbara kamparo, kiu ĉasas malgrandajn mamulojn kaj similajn, ĉefe surgrundajn predojn. Ĝi reproduktiĝas el norda Eŭropo tra Azio, kaj vintras en sudorienta Eŭropo, Mezoriento kaj Suda Azio. Migrado al reproduktejoj okzas malfrue; en Butano ekzemple birdoj povas esti vidataj iom regule ĝis la fino de marto[4].

Ĝenerale en teritorio junulo pasas ioman tempon kun siaj gepatroj post elnestiĝo, ĝis tiu atingas la seksan maturecon kaj serĉas siajn proprajn teritorion kaj partneron. Ĉe vintrejoj la specio estas pli sociema. Videblas foje malgrandaj aroj de ĝis ĉirkaŭ 10 birdoj, de varia aĝo, kiuj kunflugas la teritorion. Ili ankaŭ asociiĝas kun aliaj Akcipitredoj en vintrejoj, kiaj lokaj aŭ migrantaj individuoj de Nigra milvo (Milvus migrans lineatus kaj govinda) aŭ Stepaglo (A. nipalensis), distinge pli malgrandaj kaj pli grandaj rabobirdoj, respektive.[4]

Tiu specio emas al vaganteco. Ties regulaj reproduktaj teritorioj ne plu atingas ĝis Germanio nuntempe, sed ili ne estas rare trafataj en tiu lando, kaj kelkaj birdoj vidiĝas ĉiun jardekon. Eĉ junuloj disiĝas amplekse; la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden havas specimenon (C 21845) mortpafitan en novembre de 1914 en Großgrabe ĉe Bernsdorf en Saksio. Temas pri junulo de necerta aĝo kaj tre punkteca, probable malpli ol 20monata.[5]

Plenkreskulo de Granda kriaglo estis kontrolita per satelita transmisilo en 1993 por sciigi pri ties migrado. La kontrolita aglo migris totalon de 5,526 km el siaj vintrejoj en Jemeno al siaj reproduktejoj en okcidenta Siberio. Ĝi flugoveturis 150 km averaĝe ĉiutage, sed tio pliiĝis ĝis 280 km ĉiutage dum la birdo flugis super Mezopotamio.[6]

La specio estas klasita kiel Vundebla al formorto fare de la IUCN. Ĉirkaŭ la jaro 2000, la monda populacio de tiu aglo estis ĉirkaŭkalkulata je malpli da 4,000 reproduktantaj paroj. La ĉefaj minacoj estas habitatodetruo kaj habitatoperdo, same kiel homa ĝenado dum la reprodukta sezono.[7]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Väli & Lõhmus (2004) por detaloj
  2. Ĉirkaŭkalkulo de Väli (2006) estas certe neĝusta; ĝi uzas molekulan horloĝon kio maltaŭgas por malgrandaj paserinoj kun la duono de la generacia tempo de agloj.
  3. Parry et al. (2002), Rasmussen & Anderton (2005), Väli (2006)
  4. 4,0 4,1 Bishop (1999)
  5. Töpfer (2007)
  6. Meyburg et al. (1995)
  7. Väli & Lõhmus (2000)
  • Birda Vivo Internacie (2004). Aquila clanga. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. angle
  • BirdLife International (2008). Aquila clanga. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 30a Aprilo 2009.
  • Bishop, K. David (1999): Preliminary notes on some birds in Bhutan. Forktail 15: 87-91. PDF plena teksto
  • Meyburg, Bernd-U.; Eichaker, Xavier; Meyburg, Christiane & Paillat, Patrick (1995): Migrations of an adult Spotted Eagle tracked by satellite. British Birds 88: 357-361. PDF plena teksto
  • Parry, S.J.; Clark, W.S. & Prakash, V. (2002): On the taxonomic status of the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Ibis 144(4): 665-675. COI:10.1046/j.1474-919X.2002.00109.x (HTML resumo)
  • Pamela C. Rasmussen & Anderton, John C. (2005): Birds of South Asia - The Ripley Guide. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-67-9
  • Töpfer, Till (2007): Nachweise seltener Vogeltaxa (Aves) in Sachsen aus der ornithologischen Sammlung des Museums für Tierkunde Dresden [Records of rare bird taxa (Aves) in Saxony from the ornithological collection of the Zoological Museum Dresden]. Faunistische Abhandlungen 26(3): 63-101 [Germane kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Väli, Ülo (2006): Mitochondrial DNA sequences support species status for the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126(3): 238-242. PDF plena teksto
  • Väli, Ülo & Lõhmus, Asko (2000): The Greater Spotted Eagle and its conservation in Estonia. Hirundo Supplement 3: 1-50. HTML resumo
  • Väli, Ülo & Lõhmus, Asko (2004): Nestling characteristics and identification of the lesser spotted eagle Aquila pomarina, greater spotted eagle A. clanga, and their hybrids. Journal of Ornithology 145(3): 256-263. COI:10.1007/s10336-004-0028-7 PDF plena teksto

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Svensson, Lars (1987) Underwing pattern of Steppe, Spotted and Lesser Spotted Eagles, pp. 12-14 in International Bird Identification: Proceeedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]