Nigra milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra milvo
Milvus migrans front(ThKraft).jpg

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Milvo Milvus
Specio: Nigra milvo Milvus migrans
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigra milvo (Milvus migrans) estas rabobirdo el familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ cirkuojn, buteojn, aglojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn kaj el subfamilio de Milvenoj. Malkiel aliaj membroj de la grupo, ili estas oportunemaj ĉasistoj kaj emaj ankaŭ al kadavraĵoj. Ili pasas multan tempon ŝvebe kaj glitecfluge sur termikoj serĉe de manĝo. Ties angulaj flugiloj kaj distinga forka vosto faras ilin facile identigeblaj. Tiu milvo estas amplekse distribuata tra moderklimataj kaj tropikaj partoj de Eŭrazio kaj partoj de Aŭstralazio, kies populacioj de moderklimataj regionoj tendecas migranti. Estas agnoskataj kelkaj subspecioj. La eŭropaj populacioj estas malgrandaj, sed la sudaziaj populacioj estas grandaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigra milvo estas facile diferencebla disde la Ruĝa milvo pro plimalgrando (ĉ. 56 cm), malpli forka vosto, preskaŭ kvadrata kaj pli malhela plumaro (malhelbruna) sen ruĝeco. La blanka parto, kiun havas Ruĝa milvo subflugile, estas nur iom pli helbruna ĉe la Nigra milvo. Sed de malproksime kaj dum flugo ili estas iom similaj.

Vostokomparo:
Nigra milvo (live)
Ruĝa milvo (dekstre)
Nigra milvo en Nepalo
Kapo de Milvus migrans

Ambaŭ seksoj estas similaj. La supra plumaro estas malhelbruna sed la kapo kaj kolo tendencas esti pli palaj (blankecaj) kun bruna strieco kaj pli malhelbruna frunto kaj vango. La flugilpintoj estas nigraj, la mezo de flugilplumoj estas hela dum la resto de la flugiloj estas malhelbrunaj. La subaj partoj de la korpo estas palbrunaj, kaj pli helaj al la mentono. La korpoplumoj havas malhelajn bordojn kiuj havigas striecan aspekton. La vaksaĵo kaj buŝo estas flavaj sed la beko estas nigra (malkiel ĉe la Flavbeka milvo). La kruroj estas flavaj kaj la ungoj estas nigraj.

Ili havas distingan akran fajfon sekve de rapida kria alvoko.[1]

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la Ruĝa milvo povas reproduktiĝi kun Nigra milvo dum kaptivado se apudege kunigitaj. Ŝajne similo okazas libere en Kaboverda Insularo. Ruĝaj milvoj estis konsiderataj aparta specio en Kaboverda Insularo, nome Kaboverda milvo (Milvus fasciicauda).[2] Tamen lastatempaj DNA studoj faritaj en muzeaj ekzempleroj pruvas, ke ili estas nediferenceblaj de aliaj Ruĝaj milvoj, spite morfologiaj diferencoj. Ĉiukaze hibridiĝaj ebloj konfuzigas la situacion. Eblas konsideri tie apartan subspecion de Nigra milvo (M. migrans fasciicauda) ĉiukaze formortinta; nunaj ekzempleroj estus vere hibridaj.

Tamen lastatempaj DNA studoj sugestas, ke la flavbekaj afrikaj subspecioj de Nigra milvo, M. m. parasiticus kaj M. m. aegyptius sufiĉe malsimilas disde la eŭraziaŭstralazia branĉo kaj povus esti konsiderataj apartaj specioj, nome Flavbeka milvo, M. aegyptius.[3] Ili loĝas tra Afriko escepte ĉe la baseno de la Kongo kaj en la Sahara Dezerto.

Kelkaj studoj sugestas, ke la azia M. m. lineatus, foje apartigita kiel Nigrorela milvo M. lineatus, ne estas tiom specifa por esti konsiderata aparta specio.[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Teritorioj de la Nigra kaj Flavbeka milvoj.
Oranĝe: nur somere
Verde: la tutan jaron
Blue: nur vintre
  • Milvus migrans migrans (Boddaert, 1783): Eŭropa nigra milvo
Reproduktiĝas en centra, suda kaj orienta Eŭropo al Tianŝan kaj suden al nordokcidenta Pakistano. Vintrumas en subsahara Afriko. La kapo estas blankeca.
  • Milvus migrans lineatus (J. E. Gray, 1831): Nigrorela milvo
Siberio al Amurio suden ĉirkaŭ Himalajo al norda Barato, norda Hindoĉinio kaj suda Ĉinio; Japanio. Nordaj internaj birdoj migras al orienta marbordo de Persa Golfo kaj suda Azio vintre. Tiu havas pli grandajn palajn flugilmakulojn.
  • Milvus migrans govinda (Sykes, 1832): Malgranda hindia milvo (iam Paria milvo)
Orienta Pakistano orienten tra tropika Barato kaj Srilanko al Hindoĉinio kaj Malaja Duoninsulo. Loĝantaj birdoj. Malhelbruna milvo troviĝanta tra la tuta subkontinento. Povas esti vidata cirkle ŝvebante sur urbaj areoj. Facile distingebla pro malmulte forka vosto. La nomo Paria originas el la hindia kastosistemo kaj pro tio la uzado de tiu nomo estis nevolata.[5][6]
  • Milvus migrans affinis (Gould, 1838): Forkovosta milvo
Sulaveso kaj eble Malgrandaj Sundaj Insuloj; Papuo-Nov-Gvineo escepte montoj; nordorienta kaj orienta Aŭstralio.
  • Milvus migrans formosanus (Kuroda, 1920): Tajvana milvo
Tajvano kaj Hajnano; loĝantaj birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Paria milvo Milvus migrans govinda, la hinda raso de Nigra milvo

Temas pri tre disvastigata specio en tropikaj kaj mezaj regionoj de Malnova Mondo, tio estas Eŭropo, Azio, Afriko escepte de Sahara Deserto, kaj Aŭstralazio, sed kurioze ne ĉirkaŭ Indonezio.

La moderklimataj eŭropaj kaj centraziaj birdoj (subspecioj M. m. milvus kaj Nigrorela milvo M. m. lineatus respektive) estas migrantaj, translokiĝante tropiken vintre, sed tropikaj subspecioj de pli varmaj regionoj kiaj la afrika M. m. parasiticus , la hinda M. m. govinda kaj la aŭstralazia Forkovosta milvo M. m. affinis estas de loĝantaj birdoj. En kelkaj regionoj koincidas loĝantaj kaj migrantaj subspecioj.

En kelkaj areoj kiaj Britio, La Nigra milvo ĉeestas nur kiel vaganto en migrado. Tiuj birdoj estas kutime de la nomiga raso, sed en novembro de 2006 oni trovis junulon de la orienta lineatus, ne antaŭe registrata en okcidenta Eŭropo, en Lincolnshire.[7]

Tiu specio ne troviĝas en la insularo de Indonezio inter la kontinenta Sudorienta Azio kaj la Linio de Wallace. Vagantoj, ĉefe de la Nigrorela milvo, foje iras ege for en Pacifikon, ĝis Havajo.

En Barato, la populacio de M. m. govinda estas ege granda ĉefe en areoj de alta homa populacio. Tie la birdoj evitas la tre dense arbarajn regionojn. Studo de 1967 en la 150 km² de la urbo de Nova Delhi produktis ĉirkaŭkalkulon de 2200 parojn aŭ preskaŭ 15 por km².[1][8]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas pli sociaj ol Ruĝa milvo: fine de somero kuniĝas poare antaŭ elmigro kaj vintre ĉefe por nutri sin. Ili superflugas akvon plie ol Ruĝa milvo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

M. m. govinda

Nigraj milvoj predas vivajn bestetojn kiel fiŝojn kaj manĝas ankaŭ kadavraĵojn.

Nigraj milvoj estas plej ofte vidataj dum aerglitado kaj ŝvebado sur termikoj dum ili serĉas mangon. La flugo estas flosanta kaj la birdo glitadas facile kaj ŝanĝas direkton ankaŭ facile. Ili flugofalas havante suben la krurojn for kapti malgrandajn vivantajn predojn, fiŝojn, rubaĵojn kaj kadavraĵojn. Ili estas oportunemaj ĉasistoj kaj oni scias, ke ili prenas birdojn, vespertojn kaj rodulojn.[9]

Ili estas allogataj de fumo kaj fajro, el kie ili serĉas fuĝintajn predojn.[10] Tiu kutimo kredigas aŭstraliajn indiĝenojn ke milvoj disvastigas incendiojn per prenado de bruligantaj bastonetoj por faligi ilin sur seka herbo.[11] La barataj populacioj estas bone adaptataj vivi en urboj kaj troviĝas en dense loĝataj areoj. Grandaj nombroj povas esti vidataj ŝvebante sur termikoj super urboj. En kelkaj lokoj ili pretas flugofali kaj kapti manĝerojn tenatajn de homoj.[1][12]

Nigraj milvoj en Hispanio predas idojn de akvobirdoj ĉefe dum somero por manĝigi siajn idojn. Oni notis ankaŭ predadon de nestoj de aliaj paroj de Nigra milvo.[13] Oni vidis ankaŭ milvojn kapti kaj kunporti nestojn de Baja ploceo kiel klopodo por akiri ovojn aŭ idojn.[14]

Aroj kaj ripozado[redakti | redakti fonton]

Eulo, Sudokcidenta Kvinslando, Aŭstralio

Vintre la Nigraj milvoj formas grandajn komunajn ripozantarojn. Tiuj aroj povas ĉirkaŭflugi antaŭ setliĝi ĉe la ripozejo.[12] Dum migrado la Nigra milvo havas grandan emon formi grandajn arojn pli ol aliaj migrantaj rabobirdoj, ĉefe antaŭ fari trapason super akvo.[15] En Barato la subspecio govinda montras grandajn sezonajn fluktuojn kun plej altaj nombroj vidataj el julio al oktobro, post la pluvsezono de musonoj, kaj oni sugestis, ke ili faras lokajn movojn kiel reago al granda pluvokvanto.[16]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Milvus migrans

La Nigra milvo nestas en malfermaj arbaroj ofte proksime de aliaj milvoj kaj de akvo.

Milvus migrans lineatus dumfluge en Hongkongo

La reprodukta sezono de la Nigraj milvoj en Barato komencas en vintro, kaj elnestiĝo okazas antaŭ la musonoj. La nesto estas nelaborita platformo el bastonetoj kaj tolaĵoj sur arbo. Nestolokoj povas esti reuzataj en sinsekvaj jaroj. Eŭropaj birdoj reproduktiĝas somere. Birdoj de italiaj Alpoj tendencas konstrui siajn nestojn ĉe akvo en deklivaj klifoj aŭ altaj arboj.[17] Nestorientigo povas rilati al vento kaj pluvodirekto.[18] La nestoj povas esti foje ornamataj per brilaj materialoj kiaj blanka plasto kaj studo en Hispanio sugestas, ke tio povus ludi rolon por forsignali aliajn milvojn.[19]

Post pariĝado, la masklo ofte kopulacias kun la ino. Nekontrolitaj inoj povas esti alproksimigataj de aliaj maskloj, kaj eksterparaj kopulacioj oftas. Maskloj revene el manĝada foresto ofte kopulacias, ĉar tio pliigas la ŝancojn ke ilia spermo fertilizu la ovojn pli ol tiu de alia masklo.[20] Kaj masklo kaj ino partoprenas en nestokonstruado, kovado kaj idozorgado.

La tipa ovaro estas de 2 aŭ foje 3 ovoj.[12][21] La periodo de kovado varias el 30–34 tagoj. La idoj de la barata populacio restas neste dum preskaŭ du monatoj.[22] La idoj eloviĝintaj malfrue en eŭropaj populacioj ŝajne elnestiĝas pli rapide. Idozorgado fare de gepatroj ankaŭ rapide malpliiĝas pro neceso de plenkreskuloj migri.[23][24]

La idoj montras agresemon unu kontraŭ alia kaj ofte la plej malforta povas esti mortigata, sed la gepatroj ŝajne manĝigas prefere la plej malgrandajn idojn ĉe eksperimente ŝanĝitaj nestoj.[25] Eloviĝintaj idoj havas lanugon (prepennae) kiu estas flavecbruna en dorso kaj nigra ĉirkaŭokule, dum sablokolora en kapo, kolo kaj subaj partoj. Tio estas anstataŭata de brunecgriza dua lanugo (preplumulae). Post 9 al 12 tagoj la dua lanugo aperas en la tuta korpo escepte ĉe la kapopinto. Korpoplumoj ekaperas post 18 al 22 tagoj. Kapoplumoj rimarkindas el la 24a al la 29a tago.

La idoj komence manĝas manĝon falitan sur la nesto kaj ekŝiras vianderojn post 33–39 tagoj. Ili kapablas stari sur kruroj post 17–19 tagoj kaj ekmovas flugilojn post 27–31 tagoj. Post 50 tagoj ili ekmoviĝas al branĉoj proksime de la nesto.[26][27] Tiuj birdoj kapablas reproduktiĝi post sia dua jaro.[22] Gepatraj birdoj gvardias sian neston kaj plonĝas agreseme kontraŭ entruduloj. Homoj kiuj entrudas al la nesto ŝajne estas rekonataj de la birdoj kaj individue atakotaj.[28]

Mortindicoj[redakti | redakti fonton]

Milvus migrans govinda alvokanta

Nigrorelaj milvoj en Japanio ŝajne akumulis preskaŭ 70% de hidrargo en siaj plumoj akumulita el polua manĝo, kaj elpelas ĝin dum la plumoŝanĝo.[29] Nigraj milvoj ofte ripozas sur elektraj kabloj kaj estas oftaj viktimoj de elektrokutado.[30][31] Ties kutimo flugofali por pluki mortintajn rodulojn aŭ aliajn ŝosemortintojn estas tialo de kolizio kun veturiloj.[32] Oni notis kazojn de amasvenenado kiel rezulto manĝi venenitajn kampomusojn en agrikulturaj kampoj.[33] Ili estas ankaŭ grava ĝenado en kelkaj flughavenoj, kie ties grando pliigas la eblojn de hazarda birdofrapo.[34]

Kiel plej parto de birdospecioj, ankaŭ ili havas parazitojn, el kiuj oni konas kelkajn speciojn de endoparazitaj trematodoj[35] kaj kelkaj specioj de Digenea kiuj estas transmitataj pere de fiŝoj.[36][37][38]

Oni registris birdojn kun nenormala disvolvigo de la duaranga supra makzelo en la subspecioj govinda[39] kaj lineatus.[40]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Whistler, Hugh. (1949). Popular handbook of Indian birds, 4, Gurney and Jackson, London, 371–373. ISBN 1406745766. 
  2. Hille, Sabine and Jean-marc Thiollay (2000). "The imminent extinction of the Kites Milvus milvus fasciicauda and Milvus m. migrans on the Cape Verde Islands", gazeto : Bird Conservation International, volumo : 10, paĝoj : 361–369. COI:10.1017/S0959270900000319
  3. Johnson JA, Richard T. Watson and David P. Mindell (2005). "Prioritizing species conservation: does the Cape Verde kite exist?", gazeto : Proc. R. Soc. B, volumo : 272, numero : 1570, paĝoj : 1365–1371. COI:10.1098/rspb.2005.3098 (PDF)}
  4. Schreiber, Arnd; Stubbe, Michael & Stubbe, Annegret (2000). "Red kite (Milvus milvus) and black kite (M. migrans): minute genetic interspecies distance of two raptors breeding in a mixed community (Falconiformes: Accipitridae)", gazeto : Biological Journal of the Linnean Society, volumo : 69, numero : 3, paĝoj : 351–365. COI:10.1006/bijl.1999.0365
  5. Agoramoorthy, G (2005). "Disallow caste discrimination in biological and social contexts", gazeto : Current Science, volumo : 89, numero : 5
  6. Blanford WT. (1896). Fauna of British India. Birds. Volume 3. Taylor and Francis, London, 374–378. 
  7. Badley, John and Philip Hyde (2006). "The Black-eared Kite in Lincolnshire - a new British bird", gazeto : Birding World, volumo : 19, numero : 11, paĝoj : 465–470
  8. Galushin V M (1971). "A huge urban population of birds of prey in Delhi, India", gazeto : Ibis, volumo : 113
  9. Narayanan, E (1989). "Pariah Kite Milvus migrans capturing Whitebreasted Kingfisher Halcyon smyrnensis", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 86, numero : 3
  10. Hollands, David. (1984). Eagles, hawks, and falcons of Australia. Nelson. ISBN 0170064115. 
  11. Chisholm AH (1971). "The use by birds of tools and playthings", gazeto : Vict. Nat., volumo : 88, paĝoj : 180–188
  12. 12,0 12,1 12,2 Ali, S & S D Ripley. (1978). Handbook of the birds of India and Pakistan, 2 1, Oxford University Press, 226–230. ISBN 0195620631. 
  13. Veiga, J. P. kaj Hiraldo, F. (1990). "Food habits and the survival and growth of nestlings in two sympatric kites (Milvus milvus and Milvus migrans)", gazeto : Holarct. Ecol., volumo : 13, paĝoj : 62–71
  14. Wesley,H Daniel; Relton,A; Moses,A Alagappa (1991). "A strange predatory habit of the Pariah Kite Milvus migrans", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 88, numero : 1, paĝoj : 110–111
  15. Agostini N & A Duchi (1994). "Water-crossing behavior of Black Kites (Milvus migrans) during migration", gazeto : Bird Behaviour, volumo : 10, paĝoj : 45–48
  16. Mahabal, Anil & DB Bastawade (1985). "Population ecology and communal roosting behaviour of pariah kite Milvus migrans govinda in Pune (Maharashtra)", gazeto : J. Bombay. Nat. Hist. Soc., volumo : 82, numero : 2, paĝoj : 337–346
  17. Sergio, Fabrizio; Paolo Pedrini kaj Luigi Marchesi (2003). "Adaptive selection of foraging and nesting habitat by black kites (Milvus migrans) and its implications for conservation: a multi-scale approach", gazeto : Biological Conservation, volumo : 112, numero : 3, paĝoj : 351–362. COI:10.1016/S0006-3207(02)00332-4
  18. Viñuela J & C Sunyer (1992). "Nest orientation and hatching success of Black Kites Milvus migrans in Spain", gazeto : Ibis, volumo : 134, numero : 4, paĝoj : 340–345. COI:10.1111/j.1474-919X.1992.tb08013.x
  19. Sergio, F; J. Blas; G. Blanco; A. Tanferna; L. López; J. A. Lemus; F. Hiraldo (2011). "Raptor Nest Decorations Are a Reliable Threat Against Conspecifics", gazeto : Science, volumo : 331, numero : 6015, paĝoj : 327–330. COI:10.1126/science.1199422
  20. Koga, K. and Shiraishi, S. (1994). "Copulation behaviour of the Black Kite Milvus migrans in Nagasaki Peninsula", gazeto : Bird Study, volumo : 41, numero : 1, paĝoj : 29–36. COI:10.1080/00063659409477194
  21. Kimiya Koga, Satoshi Siraishi and Teru Aki Uchida (1989). "Breeding Ecology of the Black-eared Kite Milvus migrans lineatus in the Nagasaki Peninsula, Kyushu", gazeto : Jap. J. Ornithol, volumo : 38, paĝoj : 57–66. COI:10.3838/jjo.38.57
  22. 22,0 22,1 Desai,JH; Malhotra,AK (1979). "Breeding biology of the Pariah Kite Milvus migrans at Delhi Zoological Park", gazeto : Ibis, volumo : 121, numero : 3, paĝoj : 320–325. COI:10.1111/j.1474-919X.1979.tb06849.x
  23. Bustamante J. & Hiraldo F. (1989). "Post-fledging dependence period and maturation of flight skills in the Black Kite Milvus migrans", gazeto : Bird Study, volumo : 56, paĝoj : 199–204
  24. Bustamante, J (1994). "Family break-up in Black and Red Kites Milvus migrans and Milvus milvus:is time of independence an offspring decision", gazeto : Ibis, volumo : 136, paĝoj : 176–184. COI:10.1111/j.1474-919X.1994.tb01082.x
  25. Viñuela, Javier (1999). "Sibling aggression, hatching asynchrony, and nestling mortality in the black kite ( Milvus migrans )", gazeto : Behavioral Ecology and Sociobiology, volumo : 45, numero : 1, paĝoj : 33–45. COI:10.1007/s002650050537
  26. Desai, J. H. & A. K. Malhotra (1980). "Embryonic development of Pariah Kite Milvus migrans govinda", gazeto : J. Yamashina Inst. Ornith., volumo : 12, paĝoj : 82–86
  27. Koga, Kimiya; Satoshi Shiraishi, Teruaki Uchida (1989). "Growth and Development of the Black-eared Kite Milvus migrans lineatus", gazeto : Japanese Journal of Ornithology, volumo : 38, numero : 1, paĝoj : 31–42. COI:10.3838/jjo.38.31
  28. Malhotra,AK (1990). "Site fidelity and power of recognition in Pariah Kite Milvus migrans govinda", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 87, numero : 3
  29. Honda, K; T Nasu & R Tatsukawa (1986). "Seasonal changes in mercury accumulation in the black-eared kite, Milvus migrans lineatus", gazeto : Environmental Pollution Series A, Ecological and Biological, volumo : 42, numero : 4, paĝoj : 325–334. COI:10.1016/0143-1471(86)90016-4
  30. Ferrer, Miguel; Manuel de la Riva and Javier Castroviejo (1991). "Electrocution of Raptors on Power Lines in Southwestern Spain", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 62, numero : 2, paĝoj : 181–190
  31. Janss, GFE (2000). "Avian mortality from power lines: a morphologic approach of a species-specific mortality", gazeto : Biological Conservation, volumo : 95, paĝoj : 353–359. COI:10.1016/S0006-3207(00)00021-5
  32. Cooper JE (1973). "Post-mortem findings in East African birds of prey", gazeto : J. Wildlife Diseases, volumo : 9, paĝoj : 368–375
  33. (1977) "Mass mortality of birds of prey caused by Azodrin, an organophosphorus insecticide", gazeto : Biological Conservation, volumo : 11, paĝoj : 163. COI:10.1016/0006-3207(77)90001-5
  34. Owino A; N Biwott;G Amutete (2004). "Bird strike incidents involving Kenya Airways flights at three Kenyan airports, 1991-2001", gazeto : African Journal of Ecology, volumo : 42, numero : 2, paĝoj : 122–128. COI:10.1111/j.1365-2028.2004.00507.x
  35. Karyakarte PP (1970). "A new species of Echinochasmus (Trematoda: Echinostomatidae) from the kite, Milvus migrans (Boddaert), in India", gazeto : Rivista Parassitol., volumo : 31, numero : 2, paĝoj : 113–6
  36. Seo M;Guk SM; Chai JY;Sim S; Sohn WM (2008). "Holostephanus metorchis (Digenea: Cyathocotylidae) from chicks experimentally infected with metacercariae from a fish, Pseudorasbora parva, in the Republic of Korea", gazeto : The Korean Journal of Parasitology, volumo : 46, numero : 2, paĝoj : 83–6. COI:10.3347/kjp.2008.46.2.83
  37. Lal, Makund Behari (1939). "Studies in Helminthology-Trematode parasites of birds", gazeto : Proceedings of the Indian Academy of Sciences. Section B, volumo : 10, numero : 2, paĝoj : 111–200
  38. Sheena, P.; K. Manjula, K. Subair, K. Janardanan (2007). "The life cycle of Mesostephanus indicum Mehra, 1947 (Digenea: Cyathocotylidae)", gazeto : Parasitology Research, volumo : 101, numero : 4, paĝoj : 1015–1018. COI:10.1007/s00436-007-0579-7
  39. Rawal UM (1971). "Pariah Kite with Double Bill", gazeto : The Auk, volumo : 88, numero : 1
  40. Biswas, Biswamoy (1956). "A Large Indian Kite Milvus migrans lineatus (Gray) with a split bill", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 53, numero : 3, paĝoj : 474–475

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Desai, J. H. & A. K. Malhotra (1982) Annual gonadal cycle of Black Kite Milvus migrans govinda. J. Yamashina Inst. Orn. 14: 143-150.
  • Hardy, J. 1985. Black Kite capturing small passerines. Australasian Raptor Association News 6:14.
  • American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. DOI: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2

Crochet Pierre-André (2005). "Recent DNA studies of kites", gazeto : Birding World, volumo : 18, numero : 12, paĝoj : 486–488

Forsman Dick (2003). "Identification of Black-eared Kite", gazeto : Birding World, volumo : 16, numero : 4, paĝoj : 156–60

  • Hans-Günther Bauer und Peter Berthold: Die Brutvögel Mitteleuropas. Bestand und Gefährdung. Aula-Wiesbaden 1998 S. 88-89, ISBN 3-89104-613-8
  • Mark Beaman kaj Steven Madge: Handbuch der Vogelbestimmung. Europa und Westpaläarktis. Ulmer-Stuttgart 1998. S 181 und 232, ISBN 3-8001-3471-3
  • James Ferguson and David A. Christie: Raptors of the World. Houghton Mifflin Company Boston, New York 2001. pp 381–386; 92, ISBN 0-618-12762-3
  • Dick Forsman: The Raptors of Europe and The Middle East. Christopher Helm London 2003. S. 65-76 ISBN 0-7136-6515-7
  • Urs N. Glutz von Blotzheim (Hrsg.): Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bearb. u. a. von Kurt M. Bauer und Urs N. Glutz von Blotzheim. 17 Bde. in 23 Tln. Akadem. Verlagsges., Frankfurt am Main 1966 ff., Aula-Verlag, Wiesbaden 1985 ff. (2. Aufl.). Bd. 4 Falconiformes. Aula-Verlag, Wiesbaden 1989 (2. Aufl.). S. 97-136, ISBN 3-89104-460-7
  • Theodor Mebs kaj Daniel Schmidt: Die Greifvögel Europas, Nordafrikas und Vorderasiens. Biologie, Kennzeichen, Bestände. Franckh-Kosmos Verlags GmbH&Co. KG, Stuttgart 2006. S. 331-339, ISBN 3-440-09585-1
  • Rudolf Ortlieb: Der Schwarzmilan. Neue Brehm Bücherei Bd 100. Westarp Wissenschaften Hohenwarsleben 1998, ISBN 3-89432-441-4
  • M. Schmidt & R. Schmidt (2006): Langjährig erfolgreiches Mischbrutpaar von Schwarz- (Milvus migrans) und Rotmilan (Milvus milvus) in Schleswig-Holstein. Corax 20: 165-178.
  • Jochen Walz: Rot-und Schwarzmilan. Flexible Jäger mit Hang zur Geselligkeit. Sammlung Vogelkunde im Aula-Verlag. Aula Wiebelsheim 2005, ISBN 3-89104-644-8
  • Viktor Wember: Die Namen der Vögel Europas. Bedeutung der deutschen und wissenschaftlichen Namen. Aula-Wiebelsheim 2005. S. 62, ISBN 3-89104-678-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]