Linio de Wallace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Linio de Wallace. La profunda akvo de la Lomboko Markolo inter la insuloj de Balio kaj Lomboko estis akva limo eĉ kiam pli malaltaj marniveloj kunligis la nuntempe separatajn insulojn kaj termasojn je ambaŭ flankoj.
Probabla etendo de Sahulo antaŭ 18 000 jaroj, je marnivelo de 120 metroj malplie ol nuntempe.

La linio de Wallace estas limo inter la aŭstralazia kaj la orientalisa ekozonoj. Okcidente de la linio organismoj estas trovataj kiuj parencas al la aziaj specioj; Oriente, ĉeestas miksaĵo de specioj originaj kaj el Azio kaj el Aŭstralio.


Priskribo[redakti | redakti fonton]

La linio estas nomata laŭ Alfred Russel Wallace, kiu rimarkis tiun ĉi netan disigan linion dum siaj orienthindaj vojaĝoj en la 19-a jarcento. La linio tratranĉas la Malajan Insularon inter Borneo kaj Sulaveso (antaŭa nomo: Celebeso) . Ĝi ankaŭ trapasas la Lombokan Markolon inter Balio (okcidente) kaj Lomboko (oriente). Ankaŭ Antonio Pigafetta estis registrinta la biologiajn kontrastojn inter la Filipinoj kaj la Molukoj (situantaj je la kontraŭaj flankoj de la linio) en 1521 dum la daŭrigo de la vojaĝo de Fernão de Magalhães (post kiam tiu ĉi mem estis mortigita en Maktano).

La distanco inter Balio kaj Lomboko estas malgranda, nur ĉirkaŭ 35 kilometroj. La arealoj de multaj birdspecioj konsideras la linion, ĉar multaj birdoj rifuzas transpasi eĉ la plej mallarĝajn etendaĵojn de alta maro. Iuj flugantaj mamuloj (t.e. kiropteroj) havas arealojn, kiuj transpontas la linion de Wallace, sed ne-flugantaj specioj estas preskaŭ ĉiam restriktataj al unu aŭ alia flanko de la linio, escepte de kelkaj (ekzemple tre moveblaj ronĝuloj kiel la histrika genro). Diversaj taksonoj ĉe aliaj grupoj de plantoj kaj bestoj montras malsamajn ŝablonojn, sed la ĝenerala modelo estas trafa kaj sufiĉe kohera.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Kompreno de la biogeografio de la regiono enfokusigas la interrilaton de la iamaj marniveloj al la kontinentbretoj. La linio de Wallace estas geografie videbla, kiam oni ekzamenas la konturojn de la kontinentbretoj. Oni povas ĝin konsideri kiel profundan kanalon, kiu markas la sudorientan randaĵon de la Sunda breto, subakve konektanta Borneon, Balion, Javon kaj Sumatron kun la ĉeflando de Sud-Orienta Azio.

Sammaniere Aŭstralio estas konektata tra la neprofunda oceano per la Sahula breto kun Novgvineo, kaj la ĉi-rilata biogeografia limo konata kiel la linio de Lydekker, kiu disigas la orientan randaĵon de Wallacea de la aŭstralia regiono, havas similan originon. Dum la progresoj de la glaciepoko, kiam la marniveloj estis ĝis 120 metrojn pli malaltaj, kaj Azio kaj Aŭstralio estis ligitaj kun tio, kio nun estas insuloj sur iliaj respektivaj kontinentbretoj kiel kunigitaj termasoj, sed la profunda akvo inter tiuj du vastaj kontinentbretoj estis – dum periodo de pli ol 50 milionoj da jaro – limo, kiu detenis disaj la flaŭrojn kaj la faŭnojn de Aŭstralio kaj de Azio. Wallacea konsistas el insuloj, kiuj neniam estis kunligitaj je seka tero kun iu de la kontinentaj termasoj, kaj do estis ekloĝataj de organismoj kapablaj transpasi la markolojn inter insuloj. La linio de Weber tratranĉas tiun transiran areon (iome oriente de la centro), en la tanĝopunkto inter superregado de specioj de azia aŭ aŭstralia origino.

Aŭstralio kaj Novzelando ne konsistigas unuoblan zoologian areon, ĉar la faŭno de Novzelando estas tre diferenca rilate al tiu de Aŭstralio. La kialo por tio estas komprenebla: la Maro de Tasmanio estas larĝa kaj profunda ero de la Pacifiko, kiu ne havas insulojn eĉ nuntempe. (Antaŭe ĝi ankaŭ estis limo por aviado).

Zoologoj estas proponintaj terminon por la aparta biogeografia areo ampleksanta Aŭstralion, Tasmanion, kaj Novgvineon, kiu estas superregata de marsupiuloj. Inter la sugestoj troviĝas nomoj kiel : Meganezio, Sahulo, Aŭstralineo, Aŭstralia kontinento kaj Aŭstrali-Novgvinea kontinento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]