Meleagra katarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Meleagra katarto
Turkey vulture profile.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Katartedoj Cathartes
Genro: Katartoj Cathartes
Specio: Meleagra katarto Cathartes aura
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Meleagra katarto, Ruĝkapa katartoMeleagra vulturo (science: Cathartes aura) estas la plej komuna nordamerika vulturo. Ĝi estas gracia birdo dumfluge. Ĝi apenaŭ bezonas flugilfrapi unufoje dum ŝvebas plej tempon serĉe kadavrojn. Spite la similan nomon "vulturo" ĝi tute ne rilatas la malnovmondajn vulturojn de la familio Akcipitredoj, kiu enhavas aglojn, buteojn, milvojn kaj cirkuojn. Tiu amerika specio estas membro de katartoj aŭ amerikaj vulturoj el la familio Katartedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj grandaj rabobirdoj estas plejparte brunnigraj, sed flugilplumaro estas griza, do ambaŭ koloroj klare kontrastas. La kapo estas malgranda laŭ korpa proporcio kaj senpluma; plenkreskuloj havas ruĝajn kapojn, junuloj nigrajn. Ili havas flugilan enverguron de ĉirkaŭ 2 m.

Dum ŝvebado, tiu birdo lokigas flugilojn laŭ V-formo kaj balanciĝas kvazaŭ ebrie, foje ŝajnigante siajn grizajn flugilplumojn kvazaŭ ili estus arĝentaj kontraŭ lumo. Tiu flugmetodo kaj konturo etkapa kaj larĝflugila faciligas identigon eĉ de malproksime.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La melaegra katarto troviĝas en malfermaj kaj mezmalfermaj areoj ek suda Kanado ĝis suda Sudameriko. Ili loĝas en suda Usono sed pli nordaj bredantoj migras sudameriken.

Moroj[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo ŝvebas super malferma kamparo, serĉante mortigintajn bestojn aŭ aliajn kadavrovorulojn. Malsimile al aliaj similaj birdoj ili uzas ankaŭ flaron por lokigi sian manĝaĵon. Ili manĝas ankaŭ vegetalojn.

Ofte etaj aŭ grandaj grupoj de tiuj birdoj pasigas la nokton en komuna ripozejo. Tiuj lokoj estas reuzataj dum jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nestejo ĉiam estas protektita loko, kiel ekzemple klifo, malplena arbo aŭ en arbustejo. Apenaŭ oni konstruas neston. La ino demetas 2 ovojn kremkolorajn kun brunaj punktetoj. Ambaŭ gepatroj kovas kaj la idoj eloviĝas post ĉirkaŭ 40 tagoj. La gepatroj vomas manĝaĵon por ili kaj zorgas ilin ĝis ĉirkaŭ 11 semajnoj.

La nomo "meleagro" taŭgas por tiuj birdoj ĉar ili havas ruĝan senpluman kapon similan al tiu de maskla meleagro.