Blankŝultra aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Imperia aglo
Imperia aglo
Imperia aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. heliaca
Aquila heliaca
(Savigny, 1809)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankŝultra aglo, Imperia agloOrienta imperia aglo (Aquila heliaca) estas granda taga rabobirdo el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Ili reproduktiĝas el sudorienta Eŭropo al centra Azio. Plej populacioj estas migrantaj kaj vintrumas en nordorienta Afriko, kaj suda kaj orienta Azio.[1]

La iberia raso, troviĝanta en Hispanio kaj Portugalio, antaŭe konsiderata subspecio hodiaŭ estas konsiderata aparta specio, nome Iberimperia aglo, dum la nomo de Imperia aglo estas ankaŭ uzata en ambaŭ cirkonstancoj. Ĉiukaze ambaŭ estas nune konsiderataj kiel separataj specioj[2] pro gravaj diferencoj en morfologio,[3] ekologio[1] kaj molekulaj karakteroj.[4][5]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa birdo vivas en Ĉinio kaj aliaj lokoj de centra Azio, Kaŭkazo, Turkio kaj sudorienta Eŭropo -Balkanio-. Reproduktiĝas norde kaj vintras suden. Ties medio estas malferma kamparo kun kelkaj arboj aŭ bordoj de arbaroj. Ĝi ŝatas lokojn proksimajn de akvo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Detalo de Imperia aglo.

La femala birdo estas iom pli granda ol la maskla. Ambaŭ seksoj havas malhelbrunan koloron tutkorpe, sed helbrune ĉe krono al nuko kaj vizaĝo, blankajn plumojn ĉe la ŝultroj kaj malhelbrunajn plumojn ĉe la flugiloj. Temas pri granda birdo kiu longas el 70 ĝis 84 cm kaj havas enverguron de 190 ĝis 215 cm. Inoj estas pli grandaj kaj pezas el 3,2 ĝis 4,5 kg; la maskloj nur el 2,5 ĝis 2,7 kg.[1] Ili ege similas al la Hispania imperia aglo, sed havas malpli da blanko ĉe "ŝultro".[1] La beko estas povega kaj griza, pli malhela ĉepinte, kaj estas flavaj vaksaĵoj kaj komisuroj. La kruroj estas flavaj kun nigraj ungoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La agloj loĝas grandparte en arbaroj sur stepoj kaj en montregionoj 1 300-1 400 m super la marnivelo, iuj sur ebenaĵoj, montetoj, ĉe riveroj kaj humida loko. Malrapide svingante siajn flugilojn ili glisas en la aero. Ili emas longtempe stari sur roko aŭ tero. Ili krias akute. Sciuroj, musoj, leporoj, marmotoj, erinacoj kaj aliaj malgrandaj kaj mezgrandaj bestoj kiaj lagopoj, tetraoj, kolomboj, cikonioj, podicipoj, anasoj, sovaĝaj anseroj, buteoj kaj aliaj birdoj estas iliaj manĝaĵoj. Iuj manĝas ankaŭ kadavraĵon. Ili ŝatas manĝi diversajn musojn, meznombre ĉiu birdo formanĝas 400-600 gramojn da viando ĉiutage. La ĉefaj konstatitaj specioj kiuj formas parton de ties dieto estas la Eŭropa leporo, la Kampa hamstro kaj la Komuna fazano same kiel vario de aliaj birdoj kaj mamuloj.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En pariĝa tempo ili konstruas sian neston en densa foliarbaro aŭ ĉe ĝia rando sur altaj pinoj, kverkoj kaj poploj. La gebirdoj kune konstruas neston per branĉoj. Ene sterniĝas herbo, lano, plumoj kaj tolpecetoj. La nestokonstruo plenumiĝas dum ĉ. 10 tagoj. La nesto situas 10-25 m super la tero. Estas interese, ke ĉiuj birdoparoj havas po du aŭ tri nestojn. Tiu specio ĝenerale preferas por konstrui neston arbon kiu ne estas ĉirkaŭata de aliaj arboj, kaj tiele la nesto estas videbla el konsiderinda distanco, kaj la okupantoj povas observi la ĉirkaŭojn senbare. Tre rare tiu specio nestas sur klifoj aŭ surgrunde.[1]

En aprilo kaj majo la femala birdo demetas du aŭ tri blankajn ovojn, pli malofte unu aŭ kvar. Malmulte da ovoj surhavas ruĝetajn brunajn makulojn miksitajn per purpureta koloro. La gebirdoj kune plenumas kovadon. Post 43 tagoj la idoj eloviĝas kaj elnestiĝo okazas post 60–77 tagoj.[1]. Post 7 tagoj ekkreskas plumoj, kaj 55 tagojn poste la plumoj estas tute elkreskintaj. Tiam la junaj birdoj jam povas mem ĉasi por si nutrajon. Ofte tamen nur unu el la idoj survivas por atingi elnestiĝon kaj la aliaj mortiĝas antaŭ tiu momento. En almenaŭ parto de ties teritorio, pli da triono de la reproduktaj klopodoj estas tute sensukcesaj.[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo la Imperia aglo estas minacata al formorto. Ĝi preskaŭ malaperis el multaj areoj de siaj iamaj teritorioj, ekz. Hungario kaj Aŭstrio.[7] Nune la nunaj eŭropaj populacioj kiuj pliiĝas estas en la Karpata baseno, ĉefe en la nordaj montoj de Hungario kaj suda regiono de Slovakio. La reprodukta populacio de Hungario konsistas el ĉirkaŭ 105 paroj.[6]

La monarkio de Aŭstrio-Hungario iam elektis la Imperian aglon kiel sia heraldika animalo, sed tio ne helpis tiun birdon. Tiu aglo preferas habitaton en malferma kamparo kun malgrandaj arbareroj; malkiel multaj aliaj specioj de agloj, ĝi ĝenerale ne loĝas en montoj, grandaj arbaroj aŭ senarbaj stepoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Meyburg, B. U. (1994). Eastern Imperial Eagle (Aquila heliaca). Pp. 194-195 in: del Hoyo, Elliott & Sargatal. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World, vol. 2. ISBN 84-87334-15-6
  2. Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002) Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto
  3. Cramp, S. & Simmons, K. E. L. (1980) Birds of the Western Palearctic, Vol. 2. Oxford University Press, Oxford.
  4. Padilla, J. A.; Martinez-Trancón, M.; Rabasco, A. & Fernández-García, J. L. (1999) The karyotype of the Iberian imperial eagle (Aquila adalberti) analyzed by classical and DNA replication banding. Cytogenetics and Cell Genetics 84: 61–66. COI:10.1159/000015216 (HTML resumo)
  5. Seibold, I.; Helbig, A. J.; Meyburg, B. U.; Negro, J. J. & Wink, M. (1996): Genetic differentiation and molecular phylogeny of European Aquila eagles (Aves: Falconiformes) according to cytochrome-b nucleotide sequences. In: Meyburg, B. U. & Chancellor, R. D. (eds): Eagle Studies: 1–15. Berlin: World Working Group on Birds of Prey.
  6. 6,0 6,1 Horváth M et al. 2010. Spatial variation in prey composition and its possible effect on reproductive success in an expanding eastern imperial eagle (Aquila heliaca) population. Acta Zoologica Academiae Scientiarum Hungaricae, 56, 187–200.
  7. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]