Malagasa turfalko
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
La Malagasa turfalko, Madagaskara turfalko, Punktofalko aŭ Turfalko de Newton (Falco newtoni), katiti (en kreola)[1] aŭ hicikicika (malagase), estas malgranda rabobirdo de la genro Falco. Ĝi ricevas la latinan sciencan nomon kaj ankaŭ alternativan komunan nomon laŭ la brita ornitologo Edward Newton.
Estas du subspecioj en Madagaskaro kaj en Aldabra. La raso el Aldabra estas nomata ankaŭ Aldabra turfalko (Falco newtoni aldabranus). Ties plej proksima vivanta parenco estas la Sejŝela falko; ili estis iam konsiderataj samspeciaj. Ties komunaj prauloj ŝajne diverĝis tre ĵuse, probable antaŭ malpli da 1 miliono de jaroj dum la komenco aŭ mezo de la Pleistoceno.
La Maŭricia turfalko estas pli malproksime parenca.(Groombridge et al. 2002)
Enhavo |
[redakti] Aspekto
[redakti] Malagasa turfalko
Ĝi estas 25 al 30 cm longa. La flugiloj estas 180 mm al 195 mm ĉe maskloj kaj 188 mm al 203 mm ĉe inoj. La maskloj povas atingi pezon de inter 112 kaj 118 gramoj. La pezo de inoj estas ĝis 128 g. La kapo kaj nuko de maskloj estas ruĝecgrizaj kun malhelaj strioj. Malhela mustaĉa strio etendas el la bekobazo al la gorĝoflankoj. La supraj partoj kaj flugilkovriloj estas helbrunaj kun nigraj punktoj. La supraj vostokovriloj estas grizaj kun nigrecaj punktoj. La longaj flugilplumoj estas nigrecbrunaj, la internaj partoj estas kovrataj de blankaj kaj helbrunaj punktoj. La subaj partoj estas blankecaj. La mallongaj flugilplumoj estas helbrunaj kaj kun malhelaj bendoj. La brusto, ventro kaj subflugilaj kovriloj estas kovrataj de nigraj punktoj. LA vosto estas griza. Ĝi havas 6 al 9 mallarĝajn nigrajn striojn kaj larĝan antaŭfinan strion. Ĉiuj plumoj havas blankajn pintojn.
Ekzistas du kolorformoj, helformo (80%) kiu similas al ino de turfalko kun blanka kolo, kaj brunformo (20%) kun malhela kapo kaj kolo. Je tiu morfo la kapo kaj nuko estas preskaŭ nigraj. Korpo kaj subflugilaj kovriloj estas malhelbrunaj kun nigraj strioj kaj punktoj. La gorĝo montras sablokoloran al blankecan nuancon. La subflugilaj kovriloj estas grizecblankaj kaj kun nigraj punktoj. La kapo de inoj estas pli markate helbrunaj. La subaj partoj estas pli punktecaj kaj la vosto estas bruna kun nigraj strioj. Ambaŭ seksoj montras ardezgrizan bekon kun nigra pinto. La vaksaĵo estas flava. La kruroj estas ĉu flavaj ĉu briloranĝaj (ruĝeca morfo). Junuloj estas similkoloraj al inoj.
Ĝi similas al turfalko sed estas pli malgranda.
[redakti] Aldabra turfalko
La Aldabra turfalko aspektas simila al la Madagaskara turfalko sed ĝi estas iom pli malgranda. La flugiloj estas 170 mm al 183 mm ĉe maskloj kaj 177 mm al 186 mm ĉe inoj. Kelkaj inoj montras tute blankajn subajn partojn.
[redakti] Distribuado kaj habitato
La Madagaskara turfalko havas grandajn teritoriojn kaj estas indiĝena de Madagaskaro, Majoto, kaj la Komoroj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Madagaskaro kie ili loĝas en savanoj kaj humidejoj sed ankaŭ en artefaritaj pejzaĝoj najbare al homaj setlejoj je altitudoj el 0 al 2000 msm. Ĝi estas nekomuna en arbaroj. La habitato de la Aldabra turfalko estas la Aldabra Insulo de Grande Terre sed estas ankaŭ pruvaĵoj el la insulo de Anjouan ĉe Komoroj.
[redakti] Kutimaro
Ankaŭ la moroj similas al tiuj de turfalko.
[redakti] Reproduktado
La Madagaskara turfalko kutime nestumas en rokaj kornicoj, en konstruaĵoj, en arbotruoj aŭ en elbastonetaj nestoj de aliaj birdoj, kiaj tiuj de la Blankbrusta korvo. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kutime en septembro, kaj kovadon faras nur la ino, kiu estas manĝigata de la masklo je regulaj intervaloj dum la kovado.[2]
[redakti] Dieto
Insektoj formas la majoritaton de la dieto de la Madagaskara turfalko, kaj tiuj estas kutime kaptataj dumfluge, sed ili manĝas ankaŭ foje malgrandajn birdojn, ranojn, kaj mamulojn, ĉiuj el kiuj estas kaptataj surgrunde. Ili ĉasas el malalta ripozejo, ĉu per gvato akcipitrece ĉu per ŝvebado per flugiloj, ĉu mateniĝe ĉu krepuske.[3]
[redakti] Voĉo
La alvoko de la Madagaskara turfalko konsistas el akra krio iici, kici, kici, kici aŭ laŭta ripetata trilado.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Falco newtoni. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 1a Marto 2007. Malplej Zorgiga
- Erritzoe, Johannes & Erritzoe, Helga (1993): The Birds of CITES and How to Identify Them. Lutterworth Press. ISBN 071882895X
- Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001): Raptors of the World. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0618127623
- Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)
[redakti] Notoj
- ↑ Erritzoe, Johannes & Erritzoe, Helga (1993): The Birds of CITES and How to Identify Them. Lutterworth Press. ISBN 071882895X
- ↑ The Hawk Conservancy Trust - Madagascar Kestrel
- ↑ Global Raptor Information Network - Madagascar Kestrel
[redakti] Eksteraj ligoj
- Breeding Biology and Food Habits of the Madagascar Kestrel (Falco newtoni) in Northeastern Madagascar (PDF, angle)
- Ecology of Aldabra Atoll, Indian Ocean edited by Dr. David R. Stoddart (PDF, angle)
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |