Sejŝela falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sejŝela falko
Sejŝela falko
Sejŝela falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. araea
Falco araea
(Oberholser, 1917)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sejŝela falkoSejŝela turfalko (Falco araea) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco al la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas monotipa endemio de la Sejŝeloj kie ĝi estas la ununura reproduktanta rabobirdo. Ĝi estas konata en Sejŝela kreolo kiel Katiti laŭ sia laŭta, akra alvoko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej malgranda el la turfalkoj, 18–23 cm longa kun enverguro de 40–45 cm. La flugiloj estas tre mallongaj kaj rondoformaj. La supraj partoj de maskla plenkreskulo estas ruĝecbrunaj kun nigraj punktoj dum la subaj partoj estas senpunktaj kaj sablokoloraj. La kapo kaj pugo estas malhelblugrizaj. La vosto estas blugriza kun nigraj strioj. La beko estas malhela kaj la piedoj kaj vaksaĵo estas flavaj. Inoj estas similaj al maskloj laŭ aspekto sed estas iom pli grandaj kaj pli palaj. Nematuruloj havas malhelbrunan, striecan kapon, punktojn en brusto kaj sablokoloran pinton en vosto.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas vidataj en arbaroj, arbustaroj kaj farmoj kaj ĉe rokoj kaj domoj. Ili rare ŝvebas, anstataŭe manĝas per restado sur elstara ripozejo kaj atendo al preterpasantaj predoj, tiam ili saltas suben por kapti ilin. Lacertoj, ĉefe verdaj tagaj gekoj (Phelsuma) kaj skinkedoj (Mabuya), formas 92 % de sia dieto kaj ili manĝas ankaŭ malgrandajn birdojn, ranojn, ratojn kaj insektojn.

La reproduktaj teritorioj kovras ĝuste 40 hektarojn, la plej malgranda de ĉiu ajn rabobirdo. La reprodukta sezono pluas el aŭgusto al oktobro. La nestoloko estas sur klifo, arbo aŭ konstruaĵo. Ĝi estas simpla skrapaĵo sen nestomaterialo. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn; ili estas blankaj kun brunaj markoj kaj estas kovataj dum 28–31 tagoj. La elnestiĝo okazas post 35–42 tagoj kaj poste la idoj restas kun siaj gepatroj dum aliaj 14 semajnoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas populacion de ĉirkaŭ 800 birdoj kaj estas klasata kiel Vundebla. La nestoj de malaltaj teroj havas altan indicon de malsukceso de ĉirkaŭ 70-80%. Ili probable reproduktiĝis tra la granitaj centraj Sejŝceloj pasinte sed nune oni scias, ke ili reproduktiĝas nur en Mahé, Silhouette, Norda Insulo, Praslin kaj en kelkaj malgrandaj apudaj insuloj. Ĝi estis reenmetita en Praslin en 1977.

Minacoj estas habitatoperdo pro lignoproduktado, domdisvolvigo kaj incendioj same kiel pro predado kaj konkurenco fare de enmetitaj specioj. Ratoj, katoj kaj turstrigoj malpliigis la lacertajn populaciojn el kiuj la turfalkoj dependas kaj krome ili povas ankaŭ predi ovojn kaj idojn. Turstrigoj kaj la Ordinara minao estis okupintaj multajn taŭgajn nestolokojn.

Persekutado fare de homoj estas nune rara. Pasinte la turfalkoj estis mortigataj pro miskredo ke ili kaptas kokidojn kaj ĉar ili estis konsiderataj omeno de morto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • angle
  • BirdLife International (2007) Species factsheet: Falco araea. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 30/7/2007.
  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001) Raptors of the World, Christopher Helm, London.
  • Malcolm Penny (1974) The Birds of Seychelles and the Outlying Islands, Collins, London.
  • Skerrett, Adrian; Bullock, Ian & Disley, Tony (2001) Birds of Seychelles, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]