Praslin

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo Praslin de la Sejŝeloj. Se vi serĉas informojn pri la samnomaj komunumo kaj administran kvartalon en la karibia insulo, vidu la paĝon Sankta-Lucio.
Praslin
Mapo de Praslin
Situo Hinda Oceano
Koordinatoj 4° 19' 14" sude,
55° 43' 56" oriente
Areo 37,58 km²
Plej alta loko monto Fond Azore, 367 m
Ŝtato Flago de Sejŝeloj Sejŝeloj
Loĝantaro iom pli ol 7.000
Seychelles plage granit.jpg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Praslin (Sejŝeloj)
DMS
Green Point.gif
Situo de la insulo kadre de la Sejŝeloj

Praslin estas la dua plej granda insulo la Sejŝeloj. La insulo longas ĉ. 12 kilometrojn kaj longas 5 kilometrojn. Politike ĝi dividiĝas inter la du administraj komunumoj "Grand Anse" kaj "Baie St. Anne", kiuj dividiĝas per montoĉeno dividanta la entute montaran insulon. La plej alta insula monto "Fond Azore", kiu situas inter la du loĝlokoj, havas pinton de 367 m super la marnivelo.

Praslin kovras areon de 37,58 km² kaj laŭ la censo de la jaro 2002 havis iom pli ol 7.000 loĝantoj. Tie kaj sur la sejŝela insulo Curieuse estas la solaj lokoj surtere, kie nature kreskas la sejŝela palmo, ankaŭ nomata Coco de mer ("mara kokoso") aŭ latine Lodoicea maldivica. La sablaj plaĝoj Anse Kerlan kaj Anse Lazio de Praslin konsideriĝas esti inter la plej pitoreskaj de la tero.

La insulo plurfoje tage per 2-motoraj helicoaviadiloj estas ligita al la internacia flughaveno de la ĉefa sejŝela insulo Mahé. Alternative eblas atingi ĝin pramŝipe per la altrapideca katamarano "Cat Cocos" el la haveno de la sejŝela ĉefurbo Viktorio) (50 min), kaj per motora velŝipo el la insulo "La Digue" (30 min).

La plaĝo Anse Lazio

Meze de la insulo situas la naturprotektejo Vallée de Mai ("maja valo"), kiu en 1983 akceptiĝis en la liston de mondaj naturaj heredaĵoj de UNESKO. La protektejo estas hejmo ne nur de la sejŝelaj palmoj, sed ankaŭ de iuj el la plej raraj teraj birdospecioj, kiel la "malgranda vasa papago" (latine Coracopsis nigra), la sejŝela orelstrigo aŭ la kantobirdo Hypsipetes crassirostris el la familio de piknonotedoj.

De la marbordo de Praslin eblas vidi inter alie la najbarajn insulojn Mahé, Silhouette, Curieuse, Aride, Cousin, Cousine, Île Ronde, La Digue kaj Île St. Pierre.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj