La Digue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

La Digue
Situo Hinda Oceano
Insularo Sejŝeloj
Geografia situo 4° 21′ 34″ S, 55° 50′ 13″ O-4.359444444444455.836944444444333Koordinatoj: 4° 21′ 34″ S, 55° 50′ 13″ O
La Digue (Inner Islands)
DEC
La Digue
Longo 5 km
Larĝo 3 km
Areo 9,81 km²
Plej alta loko monto Nid d'Aigles
333 m
Ŝtato Flago de Sejŝeloj Sejŝeloj
Loĝantaro 2 200 (2008)
224 loĝ./km²
Ĉefa loko La Passe
v  d  r
Information icon.svg
La Digue (Sejŝeloj)
DMS
Green Point.gif
situo de la insulo kadre de la Sejŝeloj
Plaĝo Anse Severe
Plaĝo Anse Source d’Argent

La Digue estas la plej malgranda el la tri loĝataj ĉefinsuloj de la Sejŝeloj. Sur 10,4 kvadrataj kilometroj vivas 2.200 loĝantoj. La plaĝo Anse Source d'Argent kun siaj spektaklaj granitaj formacioj konsideriĝas reva feriejo kaj estas ŝatata turisma celo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kvara plej granda el la granitaj insuloj de la Sejŝeloj situas proksimume 50 kilometrojn nordoriente de la ĉefa insulo Mahé kaj ses kilometrojn oriente de Praslin. La Digue longas pli-malpli kvin kilometrojn kaj larĝas tri kilometrojn, la areo kovras 10,4 kvadratajn kilometrojn.

La insulo ĉirkaŭiĝas preskaŭ komplete per korala rifo, kiu okcidente kaj sudoriente foras 380 ĝis 610 metrojn de la marbordo kaj sudokcidente proksimas 75 ĝis 100 metrojn de la bordo. Entute la per la rifo protektata mara areo ampleksas 4,5 kvadratajn kilometrojn. Okcidente troviĝas la sola truo en la rifo sufiĉe granda por pasadoj de ŝipoj. Tial ĉe la okcidenta marbordo situas la haveno La Passe, kiu samtempe estas la sola pli granda insula loĝloko kun infrastrukturo.

La plej alta monto de la insulo – la Nid d'Aigles (esperantlingve "aglonesto") - havas sian pinton 333 metrojn super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La Digue pro sia situo proksime de la ekvatoro havas plejparte konstantan tropikan klimaton, kun tutjare alta aera humideco kaj temperaturoj de averaĝe 25 ĝis 30°C. La vetero influiĝas per la ventodirekto de la musono. La nordokcidenta musono de novembro ĝis aprilo alportas pli humidan aeron kun oftaj pluvoj kaj la sudoriente musono de majo ĝis oktobro pli sekan aeron kun fortaj ventegoj. Tiutempe la maraj ondoj aparte altas kaj la oceano ŝajnas kvazaŭ kirlita. Kiel la aliaj du loĝataj ĉefaj insuloj de la arkipelago, la insulo situas ekster la zono de tropikaj ŝtormegoj. Tamen fortaj ventegoj kaj unuopaj ŝtormoj eblas . La manko de altaj montoj sur la insulo kaŭzas, ke pasantaj nuboj relative malofte pluve perdas sian humidecon. Tial la jara pluvokvanto de proksimume 1620 mm signife pli malaltas ol sur la aliaj ĉefinsuloj Mahé kaj Praslin. Agrikulturo sur la insulo nur eblas pro akvigo per pumpita grunda akvo.

Historia setlista domo, parto de la farmejo L'Union Estate

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

La Digue estas unu de tri memstaraj administraj komunumoj de la Sejŝeloj ne situantaj sur la plej grava insulo Mahé. La insula komunumejo ankaŭ administras la najbarajn kaj parte neloĝataj insuletojn Petit Soeur, Grand Soeur, Marianne, Félicité kaj Coco Island.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo en 1744 malkovriĝis de la franco Lazare Picault kaj unue nomatis Isle Rouge ("ruĝa insulo"). Kadre de la esploro de la insularo fare de Marc-Joseph Marion du Fresne la insulo en 1768 laŭ unu el liaj ŝipoj rebaptiĝis La Digue. La 12-an de februaro 1771 la franca oficiro Charles Oger oficiale deklaris la insulon posedaĵo de la francia reĝlando. Kiam la Sejŝeloj en 1794 unuafoje konkeriĝis fare de la brita armeo, La Digue estis neloĝata. La unuaj setlistoj estis en 1798 el Reunio deportitaj francaj ribeluloj, inter ili Maximilien Morel, kies edzino kun kvin infanoj kaj kvar sklavoj sekvis lin en 1799. Kvankam la sklaveco en la francaj kolonioj estis malpermesita en 1794, ĝi plupraktikiĝis sur la Sejŝeloj. En 1817, 71 homoj vivis sur la insulo. Komence de la jaro 1835 la sklaveco ankaŭ oficiale malpermesiĝis en la insularo, sed la ekssklavoj devis plu labori en la plantejoj kontraŭ malalta salajro. Nur en 1839 la sklaveco ankaŭ sur la Sejŝeloj estis definitive pasinteco.

la kantobirdo terpiphone corvina, hejma nur sur la Sejŝeloj

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Tradicie ŝipkonstruado, fiŝkaptado, kultivado de vanilo kaj la produktado de kopro estis la ĉefaj enspezofonto de la insulanoj. Ankoraŭ en 1976 ne ekzistis asfaltitaj ŝoseoj aŭ stratoj kaj nur unu hoteleto. Intertempe la turismo estas plia grava, eble la plej grava, ekonomia branĉo. Kontraste al sur la insuloj Mahé kaj Praslin, sur la insulo La Digue ne ekzistas pli grandaj hotelaj kompleksoj, sed anstataŭe estas granda oferto de malgrandaj gastejoj kaj simplaj tranoktejoj. La insulo daŭre nur havas malmultajn kilometrojn da asfaltitaj ŝoseoj. Nur ekde malmultaj jaroj ekzistas aŭtoj sur la insulo. Ĉefaj trafikiloj estas bicikloj kaj, malpli kaj malpli, la tradiciaj per oksoj tiritaj ĉaroj.

La loĝantoj de La Digue disponas pri lernejo, infanĝardeno, kristana preĝejo, policejo kaj hospitaleto. Ekzistas surterigejo por helikopteroj kaj pramŝipoj plurfoje tage cirkulas inter La Digue kaj Praslin.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • birda protektejo La Digue Vev Réserve,
  • la "revaj" plaĝoj Pointe Source d'Argent kaj Anse Source à Jean kun pitoreskaj granitaj rokoj kaj kristale klara akvo
  • la historia plantejo L'Union Estate, nacia memorejo, kun inter alie historiaj setleja domo, kopromuelejo, ŝipa produktejo kaj testudejo
  • Grand' Anse, spektakla plaĝo en al insula sudoriento
  • la najbaraj insuletoj Félicité kaj Coco Island por plonĝa turisma esplorado de la malprofunda mara grundo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]