Vanilo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Kuirarto > Spicoj > Vanilo


La floro de Vanilla planifolia.

La vanilo (latine: Vanilla planifolia) botanike apartenas al la orkidacoj (Orchidaceae). Ĝi havas sian originon en Meksiko. Longatempe ĝi nur tie povis esti kultivata, ĉar la insektoj polenantaj la plantojn aliloke ne ekzistis. Arta polenado poste tamen ebligis la kultivon ankaŭ en aliaj tropikaj regionoj, kiel ekzemple Madagaskaro kaj Tahitio.

La vorto vanilo estas etimologe el la hispana vainilla, "ingeto" aŭ "malgranda ingo" el la latina vagina (de kie venas la Esperanta vorto vagino)

En la kuirarto uzatas la semoj, kiuj troviĝas en la guŝo de la planto. Vanilo fajnigas dolĉajn manĝaĵojn, kiel ekzemple ĉokoladon, laktaĵojn, bakaĵojn kaj fruktosalatojn. Ofte ĝi estas aĉetebla kiel vanilita sukero, tio estas sukero aromigita per vanilo.

Krome haveblas vanilin-sukero, sed ĝi konsistas (krom el sukero) el kemie produktita anstataŭaĵo, kiu gustas kaj odoras preskaŭ same kiel la originalo. Alimaniere, la kultiva produktaro ne sufiĉus por tiom da vanilgustaj nutraĵoj.

Vanilo ankaŭ estas uzata en la parfumindustrio.


Botaniko
Ĉi tiu artikolo pri "Vanilo" ankoraŭ estas ĝermo pri botanika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je BetuloKvokao por ekzemploj..