Anjuano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anjouan (Ndzouani)
Mapo de Anjuano
Mapo de Anjuano
Situo Hinda Oceano
Insularo Komora insularo
Geografia situo 12° 10′ S, 44° 24′ O-12.16666666666744.41591Koordinatoj: 12° 10′ S, 44° 24′ O
Anjouan (Ndzouani) (Komoroj)
DEC
Anjouan (Ndzouani)
Areo 424 km²
Plej alta loko Mont Ntringui
1 591 m
Ŝtato Flago de Komoroj Komoroj
Loĝantaro 240 000
566 loĝ./km²
Ĉefa loko Mutsamudu
mapo de la insulo
mapo de la insulo
v  d  r
Information icon.svg
Flago de la insulo

Anjuano ( loke : Anjouan ; komore : Ndzouani) estas unu el la kvar insuloj de la Komoroj. Ĝi kovras areon de 424 km² kaj havas proksimume 240.000 loĝantojn. La insulo konsistigas aŭtonoman subrespublikon. La ĉefurbo de la insulo estas Mutsamudu.

Rimarkindas, ke ĉe la marbordoj de la insulo vivas celakantoformaj fiŝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj konataj loĝantoj de la insulo venis el Indonezio kaj Polinezio al la Komoroj. Ĉirkaŭ la jaro 1500 fondiĝis la sultanejo Ndzuŭani. Tiutempe temis pri la plej potenca sultanejo de la Komoroj. 1816 la sultano Alaŭi bin Husein petis la armeon de Francio pri armita subteno kontraŭ la sultanejo Zanzibaro atakanta lian teritorion. Fine la insulo en 1866 iĝis francia protektejo. En 1912 sekvis la formala aneksigo fare de Francio.

Dum la sekvaj jaroj Anjuano apartenis al la francia kolonio Madagaskaro. Post la Dua Mondmilito la Komoroj iĝis memstara transmara teritorio de Francio kaj en la jaro 1975, kiam la Komoroj deklaris sian ŝtatan sendependecon de Francio, la insulo Anjuano aliĝis al la nova komora ŝtato.

En 1997 la insuloj Anjuano kaj Mohéli deklaris sian ŝtatan sendependecon de la Komoroj. Malsukcesis la tuj sekva provo de la komora registaro, perforte regajni armean kontrolon super la separatismajn insulojn.

En la jaro 2001 realiĝis konstitucia reformo, sekve de kiu la insulo denove aliĝis al la ŝtato Komoroj. Dum la baloto de la jaro 2002 Mohamed Bacar, kiu en la antaŭa jaro per puĉo akaparis la potencon pri la insulo Anjuano, elektiĝis prezidanto de la aŭtonoma insula subrespubliko. Lia oficperiodo finiĝis en aprilo 2007. Ĉar la sekva baloto nur planiĝis okazi la 10-an de junio 2007, la konstitucia kortumo de la Komoroj enoficigis provizoran prezidenton, kiu estis malpostenigita fare de subtenantoj de Mohamed Bacar. La centra registaro prokrastigis la baloton pro la politike malstabilaj kondiĉoj je unu semajno. Mohamed Bacar ordonis, ke la baloto tamen okazu la 10-an de junio, kaj atingis 90 procentaĵojn de la donitaj voĉoj. Lia elektiĝo ne akceptiĝis valida fare de la centra, federacia registaro de la Komoroj.

La 25-an de marto 2008 la insulo konkeriĝis per invado de la komora armeo helpe de la Afrika Unio partoprene de soldatoj el Tanzanio, Senegalo, Sudano kaj Libio kun materia subteno ankaŭ de la registaro de Francio. Mohamed Bacar fuĝis al la franca insulo Majoto kaj tie petis politikan azilon. De francaj oficialuloj li estis portita al la insulo Reunio kaj tie akuzita pri neleĝa limpaso. La komora registaro kontraŭe postulas la ricevon de Mohamed Bacar, por mem juĝi lin[1] . La 17-an de marto 2008 la Eŭropa Komisiono (per reguligo 243/2008) decidis pri restriktaj agoj kontraŭ la anoj de la eksa registaro de Mohamed Bacar. Inter alie ĉiuj monoj kaj posedaĵoj de Mohamed Bacar, Jaffar Salim, Mhamed Abdou madi, Ali mchindra, Houmadi Souf, Rehema Boinali, Dhoihirou Halidi kaj Abdou Bacar estis "frostigitaj" (tiel ke la personoj ne rajtas disponi pri ili). Inkluziviĝas pagoj de institucioj, entreprenoj kaj aliaj juraj personaĵoj kontrolitaj de tiuj personoj.

Konataj insulanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ahmed Abdallah Mohamed Sambi, ekde 2006 prezidento de la Komoroj
  • Mohamed Bacar, senpostenigita eksprezidento de la aŭtonoma subrespubliko Anjuano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Francio elflugigas komoran ribelulon", artikolo anglalingva de la retejo BBC-novaĵoj, la 28-an de marto 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]