Cjujfu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia mapo de konfucea templo el jaro 1912
Konfucea tombejo en Qufu
La konstruaĵo Daĉeng, ĉefa el la Templo de Konfuceo en Cjujfu.

Qufu (曲阜) estas orientĉinia urbo situante en provinco Shandong, ĉ. 170 km sude de la provinca ĉefurbo Jinan. La urbo havas ĉ. 510.000 loĝantojn.

En la urbo troviĝas la konfucea Domo kaj Konfucea Arbaro.

Konfuceo (551 – 479 antaŭ nia erao) estis fama filozofo, pensulo, politikisto kaj edukisto en la lasta tempo de la ĉina historia periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770476 antaŭ nia erao), kaj kreinto de Konfuceanismo. Li influis la ĉinan socion per sia penso ĝis la nuna jarcento. La feŭdismaj regantoj en sekvintaj epokoj prenis la konfuceanismon kiel moralan apogilon por plifortigi sian potencon, kaj pli energie konstruis la urbon Qufu kiel sanktan lokon. Rezulte, aperis rimarkinda ensemblo de antikvaj konstruaĵoj kun artaj trezoroj omaĝe al li.

La Konfucea Templo sin trovas en la suda pordo de Qufu. Laŭ la grandeco kaj skalo, la loko okupas la duan vicon tuj post la Malpermesita Urbo de Pekino. La konstruado de la Konfucea Templo startis en la jaro 478 antaŭ nia erao, la jaron post la morto de Konfuceo. Ĝi estis rekonstruita kaj plivastigita multfoje en la sekvantaj du mil jaroj.

La tereno de la Konfucea Templo areas je 22 hektaroj kun konstruaĵoj aranĝitaj simetrie laŭlonge de unu-kilometra akso norda-suda. Troviĝas 53 majestaj portaloj kaj multnombraj haloj, pavilonoj, altaroj ĉiuj kun la tegmentoj el glazuritaj tegoloj.

Estas ankaŭ Granda Pavilono de la Konstelacio de Kleruloj, konstruita en la jaro 1191, unu el la ĉefaj haloj. Ĝi estas eleganta ligna konstruaĵo kun trietaĝaj tegmentoj el glazuritaj tegoloj.

Vidiĝas la Granda Halo de Konfuceo kun dutavolaj tegmentoj. Dek masivaj kolonoj el marmoro subtenas la malsupran tegmenton ĉe la fronto, ĉiu hakita el unuopa peco, kaj bele skulptitaj imponaj drakoj sin volvas ĉirkaŭ la kolonoj en bareliefo.

En la Konfucea Templo konserviĝas granda kolekto de steleoj kaj aliaj ŝtonsurskriboj. Okulfrapas ankaŭ la cent gravuraĵoj en bareliefo elterigitaj el tomboj de la dinastio Han, de la jaro 206 antaŭ nia erao ĝis 220 post nia erao. La gravuraĵoj prezentas la vivon, kutimojn kaj kredojn de ĉinoj antaŭ 20 jarcentoj. Unu el la gravuraĵoj priskribas Bian Que, la majstran kuraciston de la periodo de Militantaj Regnoj, farantan akupunkturan terapion, kaj kvar homoj staras apude atendante sian vicon esti kuracataj.

Oriente de la Konfucea Templo situas la Konfucea Domo, kie loĝis posteuloj de Konfuceo. Aroj da domoj estas aranĝitaj ĉirkaŭ 9 kortoj, el kiuj ĉiu estas elokventa ekzemplo de la ĉina arkitekturo.

La Granda Halo de la Konfucea Domo estas meblita kiel en antaŭaj tagoj. Granda seĝo havas kovrilon el la tigra felo. Sur ruĝe lakita skribtablo kuŝas oficialaj sigeliloj, skribpenikoj kaj la insignoj, sagoj kaj bambupecoj, kiuj servis kiel ordonoj por arestado kaj pridemandado. Laŭ tio oni povas imagi la aŭtoritaton de la posteula familio de Konfuceo.

Iuj domoj siatempe servis kiel akceptejoj por honorindaj gastoj, lokaj personuloj kaj etnobeloj, aŭ kiel loĝejoj por gardistoj kaj servistoj de la familio. Iam la familio posedis 64 mil hektarojn da tero en kvin provincoj, kaj ricevis terrentojn el grenoj de pli ol 40 mil tunoj ĉiujare.

La ĉambroj de la Konfucea Domo abundas je vazoj el oro, arĝento kaj kupro, ornamaĵoj el jado, eburo, brodaĵoj kaj silkaĵoj. Laŭdire, unuopa familia bankedo havis 196 pladojn kaj 404 sidlokojn. La vestaĵo-inventaro por Kong Lingyi, la 76-ageneracia posteulo de Konfuceo, enhavas 419 pecojn portitajn en unu jaro. Tiaj detaloj pri la vivmaniero de la idoj de Konfuceo en la feŭdisma socio havigas al vizitantoj la ideon pri potenco kaj riĉeco de la posteula familio de Konfuceo.

La Konfucea Arbaro, kie troviĝas la tomboj de Konfuceo kaj la plejparto de liaj posteuloj. La tombejo havas la perimetron de pli ol 7 kilometroj kaj tie abundas jarcentojn maljunaj ĉiamverdaĵoj kun ŝtonaj panteroj, grifoj kaj gardostarantoj, indikante la plej altan funebran honoron. Tie kreskas 22 mil antikvaj pinoj kaj cipresoj, kaj 40 mil arboj el diversaj specioj estis plantitaj post la jaro 1949. Inter la arboj videblas mil steleoj kaj 60 arkitekturaj konstruaĵoj kun ruĝaj kolonoj, tegmentoj el verdaj tegoloj kaj pitoreske pripentritaj traboj. La Konfucea Arbaro estas la plej vasta kaj plej malnova artefarita arbara parko en orienta landparto de Ĉinio.

En la jaro 1994, Unesko enlistigis Konfucean Templon, Konfucean Domon kaj Konfucean Arbaron kiel unu tuton en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.