Komuna buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Komuna buteo
Komuna buteo, en Skotlando
Komuna buteo, en Skotlando
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. buteo
Buteo buteo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Komuna buteo (Buteo buteo) estas mezgranda al granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kies teritorioj kovras plej de Eŭropo kaj etendas al Azio. Ĝi estas kutime specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron, escepte ĉe la plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj, kaj ĉe la kazo de unu subspecio.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas trovebla ĉiuepoke en Eŭropo (escepte Islandio kaj norda Skandinavio) kaj centra Siberio, sed la birdoj de Skandinavio, Rusio, kaj Siberio migras vintre ĝis Sudorienta Afriko kaj Suda Azio. Krome ili loĝas ankaŭ en iom pli izolitaj regionoj, kiel Japanio, montara regiono inter Hindio kaj sudokcidenta Ĉinio kaj Kaŭkazo.

Ĝi reproduktiĝas en densa arbaro, arbarbordoj aŭ rokaroj kaj montetaroj, sed povas ĉasi en proksimaj ne tiom densaj, pli malfermaj arbaroj aŭ arbustaroj, eĉ terkultura kamparo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Buteoj estas 50 ĝis 57 centrimetrojn longaj. La enverguro estas inter 110 kaj 150 centimetroj. La plumoj estas ĝenerale brunaj, kun makuleca subparto. La buteoj estas facile rekoneblaj dumfluge pro larĝaj flugiloj, granda rondoforma vosto kaj tre mallonga kolo; vidataj desube rimarkindas kontrasto inter malhelbrunaj korpo kaj akzelaj plumoj, blankaj vosto kaj flugilplumoj kaj nigraj bordoj. Tamen dum ripozo plenkreskuloj montras diversan plumaron: blanko en subaj partoj ne estas sama en ĉiu individuo sed en Vilkrura buteo estas multe pli blanka. Krome la plej grizbruna vosto kun strietoj kaj fina strio diferencigas sufiĉe. Dumfluge flugiloj aperas brunaj antaŭe, blankaj malantaŭe kaj ĉe fino kun nigra bordo.

Pro tiom da varieco laŭ plumaro, tiu specio povas esti konfuzita en Eŭropo kun simila Vilkrura buteo, Buteo lagopus, kaj eĉ kun la pli malproksima Vespobuteo, Pernis apivorus, kiuj tiele protektas sin el akcipitroj per kamuflimito al plumaro de la Komuna buteo. La plumaro povas varii ekzemple en Britio el preskaŭ tutblanka al nigra, sed ĝi kutime nuancas al bruna, kun pala 'kolumo' de plumoj.

La voĉo estas akra miaŭo piuuupieeej, foje plilongigita; krome ili povas uzi mallongan pli mallaŭtan kvakadon.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Bestoĝardeno Hamerton, Anglio

La Komuna buteo estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Falco buteo.[1] La subspecioj de tiu Komuna buteo estas arigeblaj en du grupoj.

Tutmonda distribuado: Malhelverde: tutjaran distribuadon
Helverde/blue: Reprodukta/vintra teritorio de la Stepbuteo.

La okcidenta grupo Buteo estas ĉefe loĝantaj birdoj aŭ mallongdistance migrantoj. Ili estas la jenaj:

La orienta grupo vulpinus inkludas

  • B. b. vulpinus (la Stepbuteo): Eŭrazio: migranta reproduktulo
  • B. b. japonicus: Japanio: loĝantaj birdoj
  • B. b. trizonatus (Arbarbuteo): Suda Afriko: loĝantaj birdoj – tradicie subspecio de Montobuteo.

Du formoj de loĝantaj birdoj en insuloj ĉe Afriko estas ofte atribuataj al la unua grupo, sed ŝajnas distinga specio, pli proksime rilata al la afrika Aglobuteo, baze sur biogeografio kaj provizoraj analizoj de DNA (Clouet & Wink 2000) nome:

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Dumfluge, Devon, Anglio. Estas ĉirkaŭ 40,000 reproduktantaj paroj en Britio

Buteo estas lerta ŝvebulo, sed la flugo ŝajnas peza. Tiu rabobirdo ŝatas ĉasi de posteno (gvatejo aŭ ripozejo), pacience observadas preskaŭ senmova ekzemple sur fostoj. Kvankam ĝi reproduktiĝas en densa arbaro, ĝi povas ĉasi en pli malferma kamparo. Tuj post kiam ĝi vidis ion, ĝi silente ŝvebglitas ĝis la predo, kiu ofte estas malgranda mamulo, ekzemple muso, foje skaraboj, malofte birdoj. Foje ĝi povas manĝi kadavraĵojn ĉe kiuj foje ĝi plukas vermojn kaj insektojn. Temas pri granda oportunemulo, kiu bone adaptiĝas al varia dieto de fazanoj, kunikloj, kaj aliaj malgrandaj mamuloj al mezgrandaj mamuloj, serpentoj kaj lacertoj, kaj povas ofte esti vidata prenante manĝojn de ĉiaj grandoj pro ties nekredebla forto.

Ili ne ofte moviĝas poare, sed ili povas kuniĝi por migrado aŭ en favoraj vivkondiĉoj. La viktoriana verkisto de Dartmoor, William Crossing, notis, ke foje li estis vidanta arojn de 15 aŭ pliaj individuoj en kelkaj lokoj. Kvankam rare, ĝis 20 buteoj estas videblaj en unu kampo, proksimume 30 metrojn dise, ses tio ne povas esti konsiderata aro en ĝenerala senco, konsiste el birdoj sen partnero aŭ teritorio.

Tiu palearkta specio estas fiere teritoriema, kaj, kvankam rare, luktas kontraŭ entruduloj. Paroj ligiĝas porvive. Por alogi partneron (aŭ impresi la nunan partneron) la masklo plenumas ritan ceremonian flugon memmontran antaŭ la komenco de la printempo. Tiu spektakla memmontrado inkludas altegan ascendon, turniĝon kaj flugofalon suben, spirale, kirle and turniĝante dum descendo. Li tiam leviĝas subite supren por ripeti la ekzercon.

La konstruado de nesto komenciĝas en februaro. Du aŭ tri ovoj estas demetataj en aprilo kaj kovataj dum kvin semajnoj.

Stepbuteo[redakti | redakti fonton]

La Stepbuteo, B. (b.) vulpinus reproduktiĝas el orienta Eŭropo orienten al malproksima Oriento, escepte Japanio. Ĝi estas long-distanca migranto, escepte kelkaj birdoj el norda Himalajo, kaj vintras en Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. En malferma kamparo ili favoras vintreji, kie ili estas ofte vidataj ripoze sur ĉeŝoseaj fostoj.

La Stepbuteo estas foje disigata kiel separata specio, B. vulpinus. Kompare kun la nomiga formo, ĝi estas iome pli malgranda (45–50 cm longa), de pli longaj flugiloj kaj de pli longa vosto. Estas du kolormorfoj: la ruĝeca formo kiu havigas al tiu subspecio ties sciencan nomon (vulpes estas latina vorto por "vulpo"), kaj malhelgriza formo.

La vosto de vulpinus estas pli pala ol tiu de la nomiga formo, kaj ofte tre ruĝeca, kaj tiele nomigas la nordamerikajn birdojn kiel Ruĝvosta buteo. La supraflugiloj havas palajn unuarangajn makulojn, kaj la unuarangaj flugilplumoj estas ankaŭ pli palaj vidataj el sube. Plenkreskulo havas nigran bordon en flugiloj kaj ambaŭ morfoj ofte havas senmarkajn subajn partojn, sen la brustobendo ofte vidata en B. b. buteo.

Arbarbuteo[redakti | redakti fonton]

La Arbarbuteo, B. (b.) trizonatus, estas alia formo foje levita al statuso de plena specio, kvankam plej ĵusaj fakuloj lokigis ĝin kiel subspecio de alia specio, nome la Montobuteo, B. oreophilus. Tiu estas specio de loĝantaj birdoj reproduktantaj en arbaroj de suda kaj orienta Suda Afriko.

Ĝi estas tre simila al la abunda somermigranta Stepbuteo, sed plenkreskuloj distingeblas per bona rigardo pro siaj pli blankaj subaj partoj kaj senstriecaj flankoj. La junuloj diferencas el samaĝa stepbuteo pro sia blanka frunto kaj larmoforma flanka strieco.

La Arbarbuteo, kiel ties nomo sugestas, loĝas em ĉiamverdaj arbaroj, inklude de enmetitaj eŭkaliptoj kaj pinoj, dum la stepbuteo preferas pli malfermajn habitatojn. Tamen nur habitato ne estas bona indikilo por tiuj formoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 90. "F. cera pedibusque luteis, corpore fusco, abdomine paludo maculis fuscis." 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clouet, Michel kaj Wink, Michael (2000): The Buzzards of Cape Verde (Buteo (buteo) bannermani) and Socotra (Buteo buteo spp.) - First results of a genetic analysis based on nucleotide sequences of the cytochrome b gene. Alauda 68(1): 55-58. PDF plena teksto
  • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead kaj Burton Raptors of the World ISBN 0713680261
  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]