Aachener Nachrichten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aachener Nachrichten

emblemo

periodaĵo • gazeto
Speco ĉiutaga
Formato 35 × 51 cm

Establodato 24-a de januaro 1945
Stabo eldonisto Bernd Mathieu (stato de aŭgusto 2015)

Retejo www.aachener-nachrichten.de
vdr

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno (germane Aachen) kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazeto Aachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomata Aachener Zeitungsverlag.

Historio[redakti | redakti fonton]

eldono de la gazeto de la 8-a de majo 1945

La gazeto estas publikigita ekde la 24-a de januaro 1945 kaj estas la plej longe kontinue publikigita gazeto en Germanio. Ĝi estis la unua germania gazeto publikigita fare de la brita armeo, ekde la 27-a de junio 1945 daŭrigita laŭ licenca permeso de la armeo, ĉar Aachen jam en oktobro 1944 estis kaptita fare de la Aliancanoj. Tiel ĝi estis la sola ĵurnalo en Germanio, kiu sen nazia propagando povis raporti pri la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio la 8-an de majo 1945. Unua eldonisto de la gazeto post la milito estis la socialdemokrata printisto Henry Holland, kaj la unua germana ĉefredaktoro estis Otto Pesch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]