Katedralo de Akeno
El Vikipedio
(Alidirektita el Katedralo de Aachen)
| Katedralo de Akeno* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Katedrelo de Akeno
|
||
| Lando | ||
| Tipo | Kultura Heredaĵo | |
| Kriterioj | i, ii, iv, vi | |
| Fonto | 3 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1978 (2-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Katedralo de Akeno (germane Aachener Dom kaj france Cathédrale d'Aix-la-Chapelle) estas romkatolika katedralo situanta en la germana urbo Aachen (Akeno), okcidente de la lando je malmultaj kilometroj de la landlimo kun Belgio kaj Nederlando.
La Katedralo de Akeno estas konsiderata kiel la plej antikva en la nordo de Eŭropo. Ĝiaj spuroj venas ekde la iama Palaca Kapelo konstruita de la franka imperiestro Karolo la Granda fine de la 8-a jarcento. Ekde tiu centra nukleo, la templo estis pligrandigata kaj pliriĉigata dum la sekvaj jarcentoj ĝis la nuna katedralo, kiu estas kunaĵo de diversaj stiloj.
La Katedralo de Aachen estis unu el la 12 unuaj lokoj inkluditaj en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko.