Lomeo
| Lomeo | ||
| france: Lomé | ||
| urbo | ||
|
Vido al Lomeo
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Lomé | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Maritimo | |
| Prefektejo | Granda Lomeo | |
| Historia regiono | Germana Orient-Afriko | |
| Situo | Lomeo | |
| - alteco | 10 m s. m. | |
| - koordinatoj | 06°08′16″N 01°12′45″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 6.13778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">6.13778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 30 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 5 m s. m. | |
| Areo | 90,0 km² (9 000 ha) | |
| Loĝantaro | 737 751 (2006) | |
| Denseco | 8 197,23 loĝ./km² | |
| Golfo | Gvinea Golfo | |
| Fondo | 1947 | |
| Horzono | UTC (UTC+0) | |
Lomeo, france Lomé, estas la ĉefurbo de la ŝtato Togolando en okcidenta Afriko. Ĝi estas la kultura, politika kaj ekonomia centro de la lando. Krome la urbo ankaŭ estas la administra sidejo de la ŝtata regiono Maritime.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La urbo situas borde de la Golfo de Gvineo ĉe la marbordo de Togolando, kiu entute longas 52 kilometrojn. La urbo havas grandan havenon, kiu gravas ne nur por la nacia ekonomio, sed ankaŭ tiu de la najbaraj ŝtatoj.
Kolonia epoko [redakti]
Togolando fine de la 19-a jarcento iĝis kolonio de la eŭropa ŝtato Germana Regno. Dum la jaro 1897 la germana kolonia administrado transloĝis al Lomeo, kio sekve iĝis la ekonomia kaj trafika centro de la lando. En la urbocentro ankaŭ troviĝas konstruaĵoj el la germana kolonia epoko de Togolando - ekzemple la goberniestra palaco aŭ la novgotika katedralo.
Post la Unua Mondmilito la Germana Regno perdis Togolandon kiel ĉiujn aliajn koloniojn. La administradon de Togolando transprenis la Ligo de Nacioj, kiu donis grandan parton de la lando por administrado al Francio, malpligrandan parton al Britio. Dum la brita parto de Togolando nuntempe apartenas al la najbara ŝtato Ganao, la sendependa Respubliko de Togolando korespondas al la franca parto.
Kulturo kaj vidindaĵoj [redakti]
Muzeoj [redakti]
La nacia muzeo kaj la nacia biblioteko vizitindas.
Konstruaĵoj [redakti]
Vivindaj konstruaĵoj en Lomeo estas la goberniestra palaco, la novgotika katedralo, monumenta skulptaĵo, kiu memorigas pri la ŝtata sendependiĝo, kaj la historia urbocentro.
Village Artisanal [redakti]
En la urbocentro ekzistas "metiista vilaĝo", Village Artisanal, kie produktiĝas kaj vendiĝas lokaj metiaj artaĵoj.
Marché au Féticheurs [redakti]
Iom ekster la urbocentro troviĝas merkato, kie eblas ekhavi ĉiajn kuracilojn de la vodua religio. Vizito indas sole pro la malkutima oferto de ekzemple sekigitaj krokodilaj kranioj aŭ voduaj pupoj. Inter multaj aliaj aferoj, eblas aĉeti personan talismanon, kiu nomiĝas Gris-Gris, kaj peti voduan sacerdoton beni ĝin.
Eduksistemo [redakti]
Partneraj urboj [redakti]
Konvencio de Lomeo [redakti]
En Lomeo la 28-an de februaro 1975 subskribiĝis unu el la plej gravaj interŝtataj konvencioj: inter la Eŭropa Komunumo (la hodiaŭa Eŭropa Unio) kaj la la ŝtatoj de Afriko, la Pacifika Oceano kaj Karibio - la tiel nomataj (AKP-ŝtatoj). En la konvencio fiksiĝis la financa kaj ĝenerala politika kunlaboro por 5 jaroj (poste 10 jaroj). La Konvencio de Lomeo estis nomita laŭ sia subskriboloko.
Konataj urbanoj [redakti]
- Emmanuel Adebayor, togolanda futbalisto
- Kossi Agassa, togolanda futbalisto
- Yao Aziawonou, togolanda futbalisto
- Tadjou Salou, togolanda futbalisto
Esperantistaj organizaĵoj kun centra adreso en la urbo [redakti]
- Unuiĝo Togolanda por Esperanto (landa sekcio de UEA)
- Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (landa sekcio de TEJO)


