Stacidomo de Schmalkalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fortimpresa stacidomo ĉefa en Schmalkalden, akceptejo

La ĉefa stacidomo de Schmalkalden (germane: Bahnhof Schmalkalden) estas bela ejaro en Schmalkalden, Germanujo. Alia haltejo en Schmalkalden estas Schmalkalden-Fachhochschule.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la starigo de la fervojlinio al Wernshausen ricevis la sĉmalkaden-oj en la 2.4.1874 haltejon propran; 15 jarojn poste la menciita linio plilongigitis ĝis Zella-Mehlis. La finfaro kompleta estis en la 25.1.1893, sed jam en la 3.11.1892 la stacidomo de Schmalkaden iĝis dividhaltejo por alia linio ĝis Brotterode. Bedaŭrinde la trafiko persona ĉesis en 1996 kaj la trakoj forigitis; jam antaŭe ne plu funkciis la lasta kaj belega, monta parto inter Kleinschmalkalden kaj Brotterode. Do nuntempe la schmalkaden-a stacidomo estas denove nura transvetura haltejego sen vojoforko.

Konstruaĵoj kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas granda akceptejo, kiu kuŝas inter ambaŭ linioj. La doma perono inter la trako 1 kaj la unua trako al Brotterode havis, ĝis la alikonstruo en la 2013-a jaro, tegmenton. Krome ekzistas ankoraŭ meza perono inter trako 1 kaj trako 2, sed la regula trafiko uzas kvazaŭ ekskluzive la unuan relaron. Jes ja, estas ankoraŭ kelkaj flankaj trakoj. Ĝis 2011 uzitis la stacidomo por eventoj; en 2012 la tuta areo restaŭritis kaj alikonstruitis parte okaze de la Landa ĝarden-ekspozicio kiu sukcesege okazis en Schmalkalden en 2015. Finfaro de la restaŭraj laboroj ĉestacidome estis en aŭgusto 2014. Anstataŭigis busa stacidomo la iaman relaron al Brotterode. De la antikva ejero ja konserviĝis remizo en kiu estas nun entrepreno lignokomerca. Sekurigas fidindan personmovigadon ekde 2001 la firmao Süd-Thüringen-Bahn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]