Roßleben-Wiehe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roßleben-Wiehe
Blazono
Roßleben-Wiehe (Germanio)
Roßleben-Wiehe (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034672
Poŝtkodo 06571
Aŭtomobila kodo KYF (antaŭe: ART)
Oficiala Municipokodo 16065087
Politiko
Demografio
Loĝantaro 7219 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 11° 26′ O (mapo)51.311.43333333Koordinatoj: 51° 18′ N, 11° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 119 m
Areo 33,42 km²
Oficiala retejo http://rossleben-wiehe.info/
vdr

Roßleben-Wiehe [prononco "Roslebn-VI:e"] estas urba komunumo en Germanio, kiu fondiĝis en januaro 2019 per fuzio de la du antaŭaj komunumoj Roßleben kaj Wiehe kaj aldone du pliaj pli etaj loĝlokoj, Donndorf kaj Nausitz. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 7219 loĝantojn. Roßleben-Wiehe situas borde de la rivero Unstrut.

Servoj[redakti | redakti fonton]

En Roßleben funkcias la tradiciriĉa Monaĥeja lernejo Roßleben.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Roßleben-Wiehe troviĝas en la valo de Unstrut inter la monteto ĉe la arbaro Ziegelrodaer Forst kaj la altebenaĵo Hohe Schrecke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la logloko Roßleben estis en la 9-a jarcento (inter 881 kaj 899) en registro dekona de Abatejo Hersfeld. En 1140 grafo Ludoviko de Wippra kaj lia edzino Mathilde donacis monaĥejon de la aŭgustenanoj kaj Andreo-kirkon - en 1142 la papo konfirmis la donacon. En la jaro 1177 fontoj skribas pri Rusteleva (heredbieno de certa Rusto). La Ruĝa korto, la hodiaŭa evangelia paroĥa domo, iel konektiĝas al tiu bieno. En 1250 la cistercianoj transprenis la monaĥejon. La dinastio Rusteleben, aperinta en la 13-a jarcento, estingiĝis je la komenco de la 16-a jarcento.

Inter 1342 kaj 1345 iĝis la tiel nomataj Turingiaj grafaj militoj, en kiuj malvenkis ankaŭ la senjoroj de Orlamünde. Pli poste la dinastio tiu ne plu menciiĝis. Burgo Wendelstein iĝis posedaĵo de la senjoroj de Witzleben. En 1549 Heinrich de Witzleben komisiis sian inspektoron Georg Fabricius instali en la monaĥejo porknaban lernejon kaj en 1554 iĝis surloke lernejestro Isaak Faust. La 2-an de apriko 1686 fajrego detruis kvazaŭ la tutan vilaĝon kaj nur 17 konstruaĵoj restis netuŝitaj. Alia incendio estis en la 12-a de junio 1770; tiufoje la lernejo, la kirko kaj la paroĥestra domo ne estis tuŝitaj de la fajro.

Ĝis 1815 la vilaĝo estis saksa, poste ĝi ĝis 1945 estis prusa. En 1851 ĉe la orienta rando de la loĝloko stariĝis sukerfabriko, kiu poste alifariĝis vaporsegilejo kaj ŝufabriko. La unua surloka ĵurnalo aperis en la jaro 1895. Ekde 1889 la loko havis propran stacidomon. En 1857/58 estiĝis dua sukerfabriko inter Roßleben kaj Bottendorf. En la 15-a de junio 1903 komenciĝis ekspluato de kalio. En 1905 estis 72 memstaraj metiistoj en la vilaĝo. En 1912 konstruiĝis akvotubaro; elektrika kurento el la vaporsegilejo subtenis ĝeneralan ekonomian ekfloron. En 1921 detruiĝis la sukerfabriko per fajrego. En 1926 aŭtobuso anstataŭigis la antaŭan servon de poŝta kaleŝo inter Roßleben kaj Wiehe. En 1927 la unua knabino eklernejanis en la monakeja lernejo. Inter 1939 kaj 1946 ĉesis la kalia ekspluato pro akcidento enŝakta. Dum la nacisocialisma tempo ekzistis ekde 1934 en Bottendorf tre aktiva komunisma rezistadgrupo kies anoj post 1945 honoritis ekz. per stratonomoj (Otto-Römer-strato, Richard-Hüttig-placo). Punlaboristoj el Orienta Eŭropo devis labori surloke dum la Dua mondmilito.

Inter 1962 kaj 1964 plimoderniĝis la kalia entrepreno, pro kio venis ne malmultaj laboristoj de ekstere. Fariĝis pli ol mil novaj loĝejoj. Ĝis 1990 ekzistis la komunumo Unstruttal kiu konsistis el la vilaĝoj Roßleben, Wiehe, Langenroda kaj Donndorf. En 1992/93 la Lingel-ŝufabriko iĝis kleriga centro.En aprilo 1999 Roßleben iĝis unueca komunumo kun la kvartaloj Bottendorf kaj Schönewerda. La urbaj rajtoj cediĝis solene en junio 1999.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Konataj lokuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]