Diskuto:Turingio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"?[redakti fonton]

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

PS:

Mi kompreneble ne volas dikti ion, sed diskutigi la temon, kaj proponas kunigi diskuton pri la temo sur la paĝo diskuto:Distrikto (Germanio).

Apartigo inter Informkesto kaj statistikaĵoj[redakti fonton]

Mi sugestas adopi la ekzemplon de tiu ĉi artikolo (tio estas apartigi la informoj en la Informkesto (Geokesto administra unuo) kaj la sekcio titolita "Kelkaj statistikaĵoj", kiu ĉefe inkluzivas ekonomiaj kaj politikaj datumoj) kaj fari la samon ĉe artikoloj pri aliaj administraj unuoj.

Kiel vi opinias? Sj1mor (diskuto) 16:40, 10 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde mi legis vian rimarkon tro malfrue, nome post aktualigo de informkestoj en 16 artikoloj pri la federaciaj landoj de Germanio. Krome la aparta tabelo en la artikolo estas sufiĉe malaktuala, male al la koncerna informo en la informkesto. Do kion fari? Eble la tabelo ja ĉiam estis ial forgesita dum aktualigo. Se jes, tiam ĝi eĉ estas superflua. Prefere estu pli da teksto en la artikolo. Tlustulimu (diskuto) 17:30, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]