Friedrich Hölderlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Hölderlin
Persona informo
Johann Christian Friedrich Hölderlin
Naskiĝo 20-an de marto 1770 (1770-03-20)
en Lauffen am Neckar
Morto 7-an de junio 1843 (1843-06-07) (73-jaraĝa)
en Tübingen
Tombo Stadtfriedhof Tübingen vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Virtembergo vd
Alma mater Universitato de TubingenoFriedrich-Schiller-Universitato Jena • Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren • Tübinger Stift vd
Subskribo Friedrich Hölderlin
Familio
Patro Heinrich Friedrich Hölderlin vd
Patrino Johanna Christiana Gock vd
Gefratoj Heinrike Breunlin vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • bibliotekistoverkistotradukisto • romanisto • filozofo • libretisto • Hofmeister vd
Laborkampo poeziotradukofilozofioprozo vd
Aktiva dum 1797–1820 vd
Verkado
Verkoj Lied der Freundschaft vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

(Johann Christian) Friedrich HÖLDERLIN [johan kristjan fridriĥ HELderlin] (* la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar, † la 7-an de junio 1843 en Tübingen) estis germana poeto kaj filo de la administristo Heinrich Friedrich Hölderlin. Unu lia amiko estis la diplomato Isaac von Sinclair.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis teologion en Tübingen, sed la preme severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ iĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) por la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li devis forlasi Frankfurton, sed liajn spertojn tie poste spegulis la romano Hyperion. La sekvajn jarojn karakterizis fruktodona kreado en diversaj urboj. En 1802 – kiam li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo de lignaĵisto en Tübingen.

La verkostilo de Hölderlin situas inter klasikismo kaj romantikismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tübinger Hymnen (himnoj, 1791)
  • Hyperion (romanfragmento, 1797-99)
  • Der Tod des Empedokles (dramofragmento, 1798-1800)
  • Gedichte (poemoj, eld. 1826)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.