Granda egretardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda egretardeo
Plenkreskulo en nereprodukta plumaro
Plenkreskulo en nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeoj Ardea
Ardea alba
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Egretta alba

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Dum la reprodukta sezono, plumaro pli longa kaj milda ornama la dorso de tiu ardeo. Tio preskaŭ formortigas la specion kiam tiuj plumoj estis tre serĉataj por la industrio de ĉapeloj kaj modaj vestoj (music-hall).

La Granda egretardeo, Blanka egretardeoBlanka ardeo (Ardea alba) estas granda birdo el la familio de Ardeedoj tre disvastigata.[1][2]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Granda egretardeo emas trankvilajn akvojn, sed povas ĉasi ankaŭ ĉe la torentoj, kiel en la foto ĉe la akvofaloj Iguacuo, meze de tropika arbaro, ĉe la limo inter Brazilo kaj Argentino.

Distribuata tra multe de la tropikaj kaj pli varmaj moderklimataj regionoj de la mondo, en suda kaj centra Eŭropo (ekzemple facile observebla ĉe la lagoj de Aŭstrio, Hungario kaj Rumanio krom ĉe la delto de la Danubo), ĝi estas tre surloka. En Nordameriko ĝi estas pli amplekse distribuata, kaj ĝi estas komuna ĉe la Suna Zono de Usono kaj en pluvarbaroj de Sudameriko. Ĝi estas foje konfuzata kun la Granda blanka ardeo de Karibio, kiu estas blanka morfo de la proksime rilata Blucindra ardeo (A. herodias). Notu, tamen, ke la nomo Granda blanka ardeo estis foje uzata por aludi al la Granda egretardeo.

Ĝi loĝas prefere ĉe humidejoj arbaraj (nome de mangrovoj) kaj la proksimecon de ampleksaj etendoj de akvo (nesalakvaj, saletaj, salakvaj), rizkampoj, herbejoj aŭ kampoj kiuj inundiĝas. Ili reproduktiĝas en arboj aŭ kareksejoj kaj ĉefe ĉe marbordoj kaj humidejoj de malalta altitudo. Sed en Andoj kaj aliaj kelkaj regionoj oni povas trovi ilin pli alte.

Tiu specio estas parte migranta: la birdoj de la norda hemisfero plej nordaj vintras iom sude.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Fiŝkapte.
Montrante klare tutblankecon.
Dumfluge.

Temas pri specio kun grando de ĉ. 90 cm. Ĝia tuta plumaro estas brile neĝblanka. Ĝi estas pli granda ol la Malgranda egretardeo, kiu same blankas. Pli precize stare estas 1 m alta, kaj povas esti 80 al 104 cm longa kun enverguro de 131 al 170 cm.[3][4] Ties korpopezo povas gami el 700 al 1500 g, kun averaĝo de ĉirkaŭ 1000 g.[5] Ĝi estas nur iome pli malgranda ol la Blucindra ardeo aŭ la Griza ardeo (A. cinerea). Krom pro la grando, la Granda egretardeo povas esti distingata el aliaj blankaj egretoj pro ties flava beko kaj la nigraj kruroj inklude nigrajn fingrojn, (sed la beko povas nigriĝi aŭ malheliĝi por la reprodukta sezono same kiel la subaj partoj de la kruroj al oranĝecruĝa koloro). En reprodukta plumaro, aperas en dorso delikataj ornamaj longaj plumoj el la suba dorso.

La Granda egretardeo ne havas ornamplumojn, etendintajn malantaŭen al la nuko. Ĝia korpo estas svelta, la kolo estas tre longa, kun maldika S-formo. La bekofino de la maljunaj birdoj estas somere nigra, sed la subkola senpluma areo estas ankaŭ tiam verdecflava. La kruroj kaj fingroj estas plene brunnigraj. La ŝiritaj ornamplumoj de la dorso troetendas la voston dum la reprodukta sezono. Tiujn delikatajn ornamplumojn daŭre perdas la birdoj dum la reproduktado. La beko de junuloj estas flava, ili ne havas ornamplumojn. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ aspekto sed inoj estas iomete pli malgrandaj; junuloj aspektas kiel nereproduktaj plenkreskuloj.

Tiu specio diferencas el la Intermeza egreto (Mesophoyx intermedius) pro la malferma areo, kiu etendas trans la okulo ĉe la Granda egretardeo, sed finas ĝuste malantaŭ la okulo ĉe la Intermeza egreto. Ĝi estas komuna specio, facile vidata.

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj ardeoj, ĝi estas membro de la ardea familio de Ardeedoj. Tradicie klasita kun la cikonioj en la Cikonioformaj, la Ardeedoj estas vere pli proksimaj parencoj de la pelikanoj kaj apartenas al Pelikanoformaj anstataŭe. La Granda egretardeo — malkiel la tipaj egretoj — ne apartenas al la genro Egretta sed kun la grandaj ardeoj ĝi estas nune lokita en Ardea. Iam tamen ĝi estis foje lokita en Egretta aŭ separata en monotipa genro Casmerodius.

Komparo por diferenci la Grandan egretardeon el la Intermeza egreto detale.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar subspecioj en diversaj partoj de la mondo, kiu diferencas malmulte. Diferencoj estas la koloro de la nuda areo en la reprodukta sezono kaj grando; la plej grandan A. a. modesta el Azio kaj Aŭstralazio kelkaj taksonomiistoj konsideras plenan specion, nome Orienta egretardeo (Ardea modesta).:

Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Patro ĉe nesto en arbo kun idoj.

La Granda egretardeo estas parte migranta, kaj birdoj de la norda hemisfero moviĝas suden el areoj kun pli malvarmaj vintroj. Ĝi reproduktiĝas en kolonioj en arboj proksime de grandaj lagoj kun kareksejoj aŭ aliaj etendaj humidejoj. Ĝi konstruas diketan neston el bastonetoj.

La Granda egretardeo estas ĝenerale tre sukcesa specio kun granda kaj etenda teritorio. En Nordameriko, grandaj nombroj de Grandaj egretardeoj estis mortigitaj ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento ĉar ties plumoj estis uzataj por ornami ĉapelojn. Nombroj ekde tiam rekuperiĝis kiel rezulto de konservadaj klopodoj. Ties teritorioj etendiĝis tiom norden kiom ĝis suda Kanado. Tamen, en kelkaj partoj de suda Usono, ties nombroj malpliiĝis pro habitatoperdo. Ĉiukaze ĝi adaptiĝas bone al homaj setlejoj kaj povas facile esti vidata ĉe humidejoj kaj akvejoj en urbaj kaj ĉeurbaj areoj. En 1953 la Granda egretardeo dumfluge estis elektita kiel simbolo de la National Audubon Society, kiu estis kreita parte por eviti mortigadon de tiuj birdoj pro ties plumoj.[6][7]

La Granda egretardeo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La tutmonda populacio estas ĉirkaukalkulita je 590.000 ĝis 2.200.000 individuoj.[8]

Junuloj.

Ĝi estas la plej granda de ĉiuj ardeoj de Eŭropp, sed ĝi estis formortonta pro la troa ĉasado fare de kolektistoj de la longaj reproduktsezonaj plumoj por la industrio de la ĉapelornamado (ĉefe virinoj) de la fino de la 19a jarcento ĝis komenco de la 20a. Poste la detruado de humidejoj, la uzado de pesticidoj kaj la detruado de mangrovejoj igis ties vivon malfacila. Ĝi estas nune protektita kaj rekuperas lante siajn populaciojn.

La 22an de majo 2012, estis anoncita ke paro de Grandaj egretardeoj estis nestumantaj en Granda Britio la unuan fojon ĉe la naturrezervejo Shapwick Heath en Somerset.[9] La specio estas rara vizitanto en Granda Britio kaj Ben Aviss de BBC asertis, ke tiu novaĵo povus signifi, ke estis setliĝinta la unua kolonio de Grandaj egretardeoj en Granda Britio.[9][10] La venontan semajnon, Kevin Anderson de Natural England konfirmis, ke estis eloviĝinta ido de Granda egretardeo, kio markis registron de nova reprodukta birdo por Granda Britio.[11] Anderson komentis "Ni certe vidids unu idon etendante flugilon ĝuste antaŭ la alveno de plenkreskulo kaj ankaŭ post ĝi eliris kaj ni plukontrolas por plie. La ovoj de Granda egretardeo povas eloviĝi dum periodo de kelkaj tagoj, pro tio se estos aliaj idoj en la nesto ili estos malpli disvolviĝintaj kaj ne estas ankoraŭ videblaj."[11]

En Francio oni observas ilin denove en Orienta Francio, en Kamargo, ĉe Dombes, en Sologne, en Brenne kaj ĝis la marbordo de Atlantiko. Oni censis 81 parojn en 2004, kaj kelkajn nestojn kontrolitajn.

Junuloj neste, montrnate la karakteran lanugon surkape.

Naturaj predantoj minacas la ovojn kaj idojn (ĉefe la lavursoj, la gufoj kaj kelkaj falkoj), sed ankaŭ kelkaj plenkreskuloj povas esti manĝataj de kojotoj aŭ falkoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Granda egretardo (simile al la aliaj ardeoj) flugas kun kunmetita kolo kaj etenditaj kruroj. La flugo estas facila, la flugilbatoj estas trankvilaj; tio ne estas konfuzebla kun flugo de iu alia birdo. La same blanka Malgranda egretardeo flugas per pli oftaj flugbatoj, havas kelkajn ornamplumojn sur la nuko kaj proksime estas bone videbla la flavaj fingroj. La etendita kolo estas karaktera de ardeoj kaj botaŭroj, kaj distingas ilin el la cikonioj, gruoj, ibisoj kaj plataleoj, kiuj etendas siajn kolojn dumfluge.

Dumnokte tiuj ardeoj ariĝas sur arboj (dormejoj). Ili povas konduti agreseme por defendi sian teritorion.

Ĝi estas silentema birdo, malofte eligas la kurtan, laŭtan voĉon: ’’kra:h’’ kutime en la reproduktaj kolonioj. Ĝi vivas en ampleksaj, densaj fragmitejaj marĉoj, lagoj, fiŝlagoj. Ĝi konstruas la neston en fragmitejoj, en kaŝita parto de la marĉo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Harpunante fiŝon.

La Granda egretardo manĝas en neprofunda akvo aŭ eĉ pli sekaj habitatoj, kie manĝas ĉefe fiŝojn, ranojn, malgrandajn mamulojn, kaj foje malgrandajn reptiliojn kaj insektojn, kiujn ĝi harpunas per sia longa, akrapinta beko ĉefe stare senmove kaj permesante la predon alveni al frapa distanco de ties beko kiun ĝi uas kiel harpuno.

Ĝi ofte gvatatendas senmove predon, aŭ malrapide sekvas sian viktimon, tiam ĝi uzas unu kruron por agiti la akvon kaj elirigi la predon.

Kaze de fiŝo, kaptinte tiun, turnas ĝin por engluti unue la kapon.

Ili ĉasas sola aŭ en malgrandaj grupoj.

Ili foje povas ŝteli la nutradon de ardeoj pli malgrandaj, aŭ eĉ de aliaj ardeoj samspecaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ardeido, ankoraŭ kovrata de lanugo, kun kruroj ankoraŭ makulecaj.

Temas pri specio monogama dum la sezono. La reprodukta sezono komencas meze de aprilo en la norda hemisfero. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj, kareksoj, kanoj kaj akvoplantoj en kolonioj en fragmitejoj, en kaŝita parto de la marĉo, aŭ en arbo 6-12 m superakve. Ĝi estas ĝis 100 cm granda.

La masklo plenumas ceremonian memmontradon kaj eko de nestokonstruado formas parton de la ceremonio. La ino demetas dum du tagoj 3-5 helbluajn ovojn. Eloviĝo okazas post 25-26 tagoj de kovado plenumita de ambaŭ gepatroj laŭvice. Okazas ununura ovodemetado ĉiun sezonon.

Dum la reprodukta sezono, la beko de la Granda egretardeo povas iĝi oranĝeca.

La idoj, duone nidifugaj estas blankaj kaj lanugaj; ties beko estas rozkolora al oranĝca kaj poste flava. La du gepatroj povas plukonstrui la neston dum la idokresko. Post pluaj 35-50 tagoj okazas ekflugo. La junuloj estos sekse maturaj post 2 aŭ 3 jaroj.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Granda egretardo aperas en la reverso de monbileto de 5 brazilaj realoj.

La Granda egretardo aperas en poŝtmarkoj de almenaŭ 54 landoj.[12]

White Egrets (Granda egretardo) estas la titolo de la 14a poemaro de la Sanktalucia poeto Derek Walcott.

La Granda egretardo estas la simbolo de la National Audubon Society.[13]

La nomo de la respektinda Ŝariputra, unu el la plej konataj sekvantoj de Budho, signifas la filo de la egreto (inter aliaj ebloj), oni diras, ke lia patrino havis okulojn de Granda egreto[14].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. Bruun, H. Delin, L. Svenson. The Hamlyn Guide to Birds to Britain and Europe. London, 1970, 36.
  2. Ali, S.. (1993). The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-149-563731-3. 
  3. [1]
  4. [2]
  5. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Edonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  6. Timeline of Accomplishments. Alirita 6a de marto, 2011.
  7. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Historical Highlights: Signature Species. arkivita el la originalo je 30a de marto, 2009. Alirita 6a de marto, 2011.
  8. IUCN
  9. 9,0 9,1 Aviss, , "Great white egrets nest in UK for first time, BBC Nature, BBC, 22a Majo 2012. Kontrolita 31a Majo 2012.
  10. Aviss, , "Great white egrets breed in UK for first time, BBC Nature, BBC, 31 May 2012. Kontrolita 31a Majo 2012.
  11. 11,0 11,1 Hallett, , "Rare great white egret chick hatches in UK for first time, The Independent, Independent Print Limited, 31a Majo 2012. Kontrolita 31a Majo 2012.
  12. Bird stamps Retejo pri poŝtmarkoj pri birdoj.
  13. Great Egret (Ardea alba). Alirita 31a Majo 2012.
  14. http://www.purifymind.com/ExplanatioinHeart.htm

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj