V formado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanadaj anseroj en V formado.

V formado estas la simetria V-forma flugmaniero de anseroj, anasoj, kaj aliaj migrantaj birdoj. V formado ankaŭ plibonigas la mazutan malspezon de aviadiloj kaj estas tiele uzata por militaj flugomisioj.

Aerodinamiko[redakti | redakti fonton]

La V formado ege plialtigas la efikon kaj la teritorion de la flugantaj birdoj, ĉefe laŭ longaj migrovojoj. Ĉiuj birdoj escepte la unua flugas en la aerforto de flugilpintoj de la birdo antaŭa. Tiu aerforto helpas ĉiun birdon elteni sian propran pezon dumfluge, same kiel aerglitiloj povas grimpi aŭ pluteni alton senfine sur leviĝanta aero. En V formado de 25 membroj, ĉiu birdo povas atingi redukton de indukta rezisto ĝis 65% kaj kiel rezulto plialtigi sian forton je 71%.[1] La birdoj kiuj flugas pinte kaj antaŭe rotacias laŭvice por eviti troan laciĝon inter la anaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Holmes, Tony. Spitfire vs Bf 109: Battle of Britain. Oxford, UK/ New York: Osprey, 2007. ISBN 1-84603-190-7.