Nicholas Hilliard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicholas Hilliard, memportreto, 1577

Nicholas HILLIARD (naskiĝis ĉ. 1547 en Exeter, Britio; mortis la 7-an de januaro 1619 en Londono) estis brita pentristo. Li laboris ankaŭ kiel portretisto. Mendis portretojn de li Elizabeto la 1-a de Anglio kaj poste Jakobo la 1-a.

Ekde 1562 Hilliard lernis ankaŭ la metion de juvelisto, en 1569 li iĝis mastro. Hilliard estas la unua angla pentristo kies vivo kaj verko estas iom dokumentitaj. Multaj el liaj pentraĵoj troviĝas en la National Portrait Gallery en Londono.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]