Dixon Lanier Merritt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dixon Lanier Merritt (1879 – 1972) estis poeto kaj humuristo. Li estis eldonisto de la matena ĵurnalo Tennessean, de Naŝvilo, Tenesio, Usono, kaj Prezidanto de la American Press Humorists Association (usona asocio de humuristaj ĵurnalistoj).

Li famiĝis pro tre konata limeriko pri pelikano en 1910:[1]

A wonderful bird is the pelican,
His bill will hold more than his belican,
He can take in his beak
Enough food for a week
But I'm damned if I see how the helican!

Kies traduko povus esti io kia "Mirinda birdo estas la pelikano, Lia beko tenas pl iol lia belikano, Li povas preni en sia beko, Sufiĉe da manĝo por unu semajno, Sed diable se mi vidas kiel helikano".

Tiu limeriko, kiu poste ricevis multajn ŝanĝojn, estis inspirita de poŝtkarto sendita al li de legantino de lia ĵurnalo kiu estis vizitanta la strandojn de Florido. Ĝi estas ofte misatribuita al Ogden Nash kaj estis amplekse miscitata. Ĝi aperas en nombro de studaj verkoj pri ornitologio, inklude "Manual of Ornithology: Avian Structure and Function," de Noble S. Proctor kaj Patrick J. Lynch, kaj en kelkaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salt Grass Flats – Pelicans. Arkivita el la originalo je 2006-07-19. Alirita 2013-01-23.