Monto Rainier

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
danĝeraj zonoj

Monto Rainier estas tavola vulkano kaj centro de la Nacia Parko Mount Rainier, 87 km sudoriente de Seattle en Pierce County, Vaŝingtonio. Ĝia pinto altas 4.395 m, tiel ĝi estas la plej granda pinto de la Kaskada Montaro. Oni nomumis ĝin pli frue TahomaTacoma, el la pujalupa vorto tacobet. En la lingvo de la praloĝantoj, ĝia nomo signifas Granda Monto, Neĝopinto aŭ „Loko, de kie la akvo fontas“ (Patrino de la akvo).

Ĝia grimpado estas malfacila, pro tio ofte mortas tie montogrimpantoj. Super 1800 m, la monto estas glaĉerkovrita, tiel konvenas por vintraj sportoj. La kratera rado estas senglacia pro la vulkana varmo.

La plej malnova lafo de la vulkano aĝas 500.000 jarojn. La plej lasta erupcio okazis inter 1820 kaj 1854.

La sekvaj riveroj fontas sur la monto: riveroj Whithe, Carbon, Puyallup, Nisqually kaj rivero Cowlitz.

La Nacia Parko fondiĝis en 1899, kiel kvina Nacia parko de Usono.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj