Nurenberga Kroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de Dio dum la kreado de la mondo

La Nurenberga Kroniko estas unu el la plej bone dokumentitaj, frue printitaj libroj. La kroniko estas ilustrita historio de la mondo, kies enhavo estas disdividita al sep epokoj:

  • Unua epoko: De la kreado de la mondo ĝis la tutmonda diluvo
  • Dua epoko: Ĝis la naskiĝo de Abrahamo
  • Tria epoko: Ĝis Reĝo Davido
  • Kvara epoko: Ĝis la babilona mallibereco de la juda popolo
  • Kvina epoko: Ĝis la naskiĝo de Jesuo
  • Sesa epoko: La "nuntempo" - laŭ la jaro de publikigo (1493) (plej larĝa parto)
  • Sepa epoko: elrigardo pri la supozata fino de la mondo kaj la "lasta juĝo"

La kroniko unue publikiĝis latinlingve la 12-an de junio 1493 en la germana urbo Nurenbergo. Rapide sekvis germana traduko la 23-an de decembro 1493. Kleruloj estimas ke 1400-1500 latinlingvaj kaj 700-1000 germanlingvaj kopioj publikiĝis. Dokumento el la jaro 1509 raportas ke 539 latinlingvaj kaj 60 germanlingvaj libroj ne jam vendiĝis. Proksimume 400 latinlingvaj kaj 300 germanlingvaj kopioj pretervivis ĝis la 21-a jarcento.

La aŭtoro de la Nurenberga Kroniko estas Hartmann Schedel, dum Georg Alt verkis la tradukon al la germana lingvo. La konata artisto Albrecht Dürer estis metilernanto dum la kreado de la 1,804 lignoĉizaj ilustraĵoj.

Kiel estis kutime dum la epoko, la libro ne havis titolpaĝon, kaj do ne havis originan nomon. Latinaj kleruloj nomis ĝin Liber Chronicarum (libro de kronikoj), ĉar tiu nocio aperas en la enkonduka teksto de la latina eldono. Germanlingvanoj nomas ĝin Die Schedelsche Weltchronik (La monda kroniko de Schedel), por honorigi per la nomo la aŭtoron. Alilingvanoj kutime uzas la nomon "Nurenberga Kroniko" kaj per tio memorigas la urbon de la eldonejo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]