Vyšné Opátske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšné Opátske
hungare: Szilvásapáti
urba parto
Vyšné Opátske
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vyšné Opátske
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice 4
Historia regiono Abov
Parto de Košice
Rivero Hornád
Situo Vyšné Opátske
 - alteco 210 m s. m.
 - koordinatoj 48° 42′ 00″ N 21° 17′ 00″ O / 48.70000 °N, 21.28333 °O / 48.70000; 21.28333 (mapo)
Distrikta urbo Košice
Areo 4,3 km² (430 ha)
Loĝantaro 1 692 (31.12.2011)
Denseco 393,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1344
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 040 01
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KE
NUTS 599913
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Vyšné Opátske
Retpaĝo: www.vysneopatske.sk
Portalo pri Slovakio

Vyšné Opátske (hungare Szilvásapáti [silvAŝapAti]) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Košice en Slovakio, en Regiono Košice.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšné Opátske situas laŭ maldekstra bordo de Hornád. La urbocentro troviĝas je 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la loko en la jaro 1344. La kampoj apartenis al la proksima abatejo de Krásna. Supozeble tiam vilaĝo ne formiĝis, urbanoj de Kassa kulturis la kampojn. Konstanta loĝantaro menciiĝis nur en 1746 kaj en 1776 aperis hungare la loknomo "Szilvás Apáthi" (=pruna abata). En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1910 loĝis en Szilvásapáti 311 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Szilvásapáti rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno kune kun Kassa. Vyšné Opátske iĝis urboparto de Košice en 1968.