Turnianska Nová Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turnianska Nová Ves situas en la plej griza regiono

Turnianska Nová Ves, hungare Tornaújfalu estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Nová Ves kaj újfalu signifas: nova vilaĝo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Turnianska Nová Ves situas sub monto 251 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 35 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj avaroj au slavoj vivis tie. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1340 en formo "Wyfalu" (=nova vilaĝo). Por fari diferencon inter la samaj komunumoj en 1815 tiu vilaĝo iĝis Tornaújfalu. Dum la historio tiu loko forte dependis de Torna. En 1578 la turkoj atakis la vilaĝon, kiu iom poste preskaŭ senhomiĝis. En 1828 oni komputis tie 69 domojn kaj 560 homojn. En 1903 kaj en 1904 incendioj okazis. En 1910 loĝis en Tornaújfalu 470 homoj, (senescepte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Tornaújfalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1989 unuigita vilaĝo formiĝis el Turnianska Nová Ves, Hosťovce kaj Chorváty, kies nomo estis "Nová Bodva". En 2001 loĝis en Turnianska Nová Ves 362 homoj, (329 hungaroj, 32 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]