Rozhanovce
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
Rozhanovce, hungare Rozgony (rozgonj), germane Roscho estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
- Areo: 22 km²
- Alto super la marnivelo: 215 m
- Loĝantaro: 2160
- Poŝtkodo: 044 42
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo[redakti]
Rozhanovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 8 km-ojn.
Historio[redakti]
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1270 en formo "Ruzgun". Tiu loko estas devenejo de familio Rozgonyi. En 1312 Karlo la 1-a venkis armeon de Mateo Csák (ĉAk). En 1910 loĝis en Rozgony 1021 homoj, (803 slovakoj, 121 hungaroj, 16 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Rozgony rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno. Tiu slovaka vilaĝo tre ligiĝis al Kassa, tial retiriĝis al Hungario. En 2001 loĝis en Rozhanovce 2062 homoj, (1998 slovakoj, 33 ciganoj, 9 ĉeĥoj, 5 hungaroj, po 2 germanoj kaj ukrainoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1770, kvarfoje renovigita
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 1994