Zemplín (distrikto Trebišov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zemplín
Zemplín
hungare: Zemplén, germane: Semplin, ukraine: Zemno
municipo
Oficiala nomo: Zemplín
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Rivero Bodrog
Situo Zemplín
 - alteco 106 m s. m.
 - koordinatoj 48° 26′ 32″ N 21° 48′ 29″ O / 48.44222 °N, 21.80806 °O / 48.44222; 21.80806 (mapo)
Areo 14,667 km² (1 466,7 ha)
Loĝantaro 396 (31.12.2010)
Denseco 27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1261
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 34
Tel. prefikso +421-56
NUTS 543993
Aŭtokodoj TV
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Zemplín (municipality)
Retpaĝo: www.obeczemplin.sk
Portalo pri Slovakio

Zemplín (hungare Zemplén germane Semplin ukraine Zemno) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemplín situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 29 km (aere 13 km).

Historio[redakti | redakti fonton]

Stefano la 1-a (Hungario) nomumis la komunumon departementejo. En la 11-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis laŭ la rivero. Ekde la 15-a jarcento la administrejo iĝis ankaŭ kampurbo kun rajto de bazarado sabate. La fortikaĵo estis konflikto inter Transilvanio kaj Habsburgoj. La hajdukoj detruis la urbeton en 1619. En 1685 Emeriko Thököly okupis ĝin kaj la fortikaĵo detruiĝis, fine la departementejo iĝis Sátoraljaújhely. En 1910 loĝis en Zemplén 701 da homoj, (691 hungaroj, 7 slovakoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Zemplén apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Zemplén rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 oni trovis tombon de riĉa hungaro el fine de la 9-a jarcento. En 2001 loĝis en Zemplín 399 da homoj, (256 hungaroj, 113 slovakoj, 25 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]