Zemplínsky Branč

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zemplínsky Branč, hungare Barancs (baranĉ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Zemplínsky Branč situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemplínsky Branč situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Slovenské Nové Mesto-Trebišov preteriras. La lasta troviĝas 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1273 en formo "Baranch". En 1831 kelkaj partoprenis en ribelo pri ĥolero. En 1910 loĝis en Barancs 1068 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Barancs apartenis al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Barancs rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínsky Branč 443 da homoj, (400 slovakoj, 27 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Zemplínsky Branč naskiĝis hungara advokato Tamás Isépy.