Ostrov (distrikto Sobrance)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ostrov
Ostrov situas en la plej griza distrikto

Ostrov, hungare Éles (Eleŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis1886 la oficiala hungara nomo estis Kosztivjarszja, ĝis1899 Osztró, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ostrov situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo preteriras. Sobrance troviĝas 3 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1336. En 1910 loĝis en Éles 456 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Éles apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Ostrov 299 da homoj, (267 slovakoj, 26 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]