Vyšný Klátov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšný Klátov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšný Klátov, hungare Felsőtőkés (felŝOtOkEŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka nomo estis Vyšný Tejkeš. Vyšný kaj felső signifas: supra.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšný Klátov situas sub monto 948 m-ojn alta, fine de sakovojo el Nižný Klátov. Košice troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1317 en formo "villa Vyfolu seu Nemutfolu". Tiutempe germanoj fondis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Felsőtőkés 511 homoj, (480 slovakoj, 18 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Felsőtőkés rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. La unusola vojo ligiĝis al Hungario, tial la slovaka vilaĝo ne restis en Slovakio. En 2001 loĝis en Vyšný Klátov 412 homoj, (409 slovakoj, 2 hungaroj, unusola cigano).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]