Gyňov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyňov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Gyňov, hungare Hernádgönyű estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Gyňov situas laŭ dekstra bordo de Hernád, fine de sakovojo, laŭ fervojo Miskolc-Košice. La lasta urbo troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1268 en formo "Gvnv". En 1910 loĝis en Hernádgönyű 351 homoj, (211 hungaroj, 139 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Hernádgönyű rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Gyňov 582 homoj, (579 slovakoj, 2 ukrainoj) (laŭ http://adatbazis.mtaki.hungary.com Arkivigite je 2011-01-13 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]