Leles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leles situas en la plej griza regiono

Leles, hungare Lelesz [leles], estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Komunumo Kapoňa (hu:Kaponya) apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Leles situas sur ebenaĵo, proksime de Latorica, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 6 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estas daŭre loĝata ekde la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1220 en formo "Lelez", sed pli frue en 1180 episkopo de Vác fondis tie abatejon. La tataroj en 1241 detruis ĝin, sed poste tuj rekonstruiĝis. La vilaĝo havis rangon kampurbo inter 1439-19-a jarcento. La abatejo ricevis defendajn murojn en 1533. En 1910 loĝis en Lelesz 1821 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Lelesz apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Lelesz rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Leles 1900 da homoj, (1434 hungaroj, 238 slovakoj, 217 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]