Rakovec nad Ondavou
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Rakovec nad Ondavou, hungare Rákóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 146 m
- Loĝantaro: 1060
- Poŝtkodo: 072 03
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo[redakti | redakti fonton]
Rakovec nad Ondavou situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 15 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1266 en formo "Rakouch". En 1910 loĝis en Rákóc 937 da homoj, (861 slovakoj, 54 hungaroj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Rákóc apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihály, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Rakovec nad Ondavou 1119 da homoj, (1105 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 4 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo de 1999
- greko-katolika preĝejo de 1760, en 2001 renovigita
- kastelo de Szirmay (sirmai) el la 18-a jarcento
Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]
Familio Rákóczi devenas el tiu loko. La unua mencio pri Mikaelo Rákóczi devenis el 1328. La plej konata figuro estis Francisko Rákóczi la 2-a.