Kechnec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kechnec
Poŝtkodo 044 58
Vikimedia Komunejo: Kechnec
Retpaĝo: www.kechnec.sk
Kechnec situas en la plej griza regiono

Kechnec, hungare Kenyhec (kenjhec) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kechnec situas sur tre mildaj deklivoj, Hernád preterfluas, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Košice. Košice troviĝas 19 km-ojn. Kechnec sude kontaktiĝas kun Milhosť, norde kun Seňa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1220 en formo "Felnémet", tiutempe germanoj vivis tie. En 1860 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Kenyhec 473 homoj, (425 hungaroj, 39 slovakoj, 8 germanoj, unusola rumano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kenyhec rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kechnec 1054 da homoj, (876 slovakoj, 133 hungaroj). Apud la vilaĝo industria parko troviĝas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]